tradukoj: be de en es fa fr hu nl pt ru sv

1prognoz/o

prognozoTEZ

Konjekto, bazita sur difinitaj signoj, pri okazontaĵo: laŭ prognozoj de la Monda Organizaĵo pri Sano la nombro de la kancermalsaniĝoj kreskos ĝis la jaro 2020[1].

prognoziTEZ

(tr)
Antaŭdiri surbaze de enketo, kalkuloj aŭ takso de situacio: dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la rezulton, ĉi-foje ili maltrafis[2].

veterprognozoTEZ

MET
Publika anonco pri meteologie prognozita vetero en la sekvaj tagoj: eĉ en seriozaj radioprogramoj hodiaŭ informelsendoj daŭras ofte nur tri minutojn, inkluzive de veterprognozo[3]..

tradukoj

anglaj

~o: prognosis, prediction; ~i: predict; veter~o: weather forecast.

belorusaj

~o: прагноз; ~i: прагназаваць; veter~o: прагноз надвор'я.

francaj

~o: prévision, pronostic; ~i: annoncer (prévoir), prévoir; veter~o: météo (prévisions), prévision météorologiques.

germanaj

~o: Prognose.

hispanaj

~o: pronóstico; ~i: pronosticar; veter~o: pronóstico meteorológico.

hungaraj

~o: előrejelzés, prognózis; ~i: előrejelez, prognosztizál; veter~o: időjárás-előrejelzés, időjárás-jelentés.

nederlandaj

~o: voorspelling, prognose; ~i: voorspellen, een prognose stellen; veter~o: weersvoorspelling.

persaj

~o: پیش‌بینی; ~i: پیش‌بینی کردن; veter~o: پیش‌بینی وضع هوا.

portugalaj

~o: pognóstico.

rusaj

~o: прогноз; ~i: прогнозировать; veter~o: прогноз погоды.

svedaj

~o: prognos; veter~o: väderprognos.

fontoj

1. Evgeni Georgiev: Novaj kuracmetodoj kaj prevento, Monato, jaro 2001a, numero 4a, p. 22a
2. Karlo Juhász: Apenaŭ venko, Monato, jaro 2002a, numero 6a, p. 12a
3. Stefan Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 5a

[^Revo] [progno.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/06/04 13:10:08 ]