tradukoj: be bg cs de en es fr hu pl pt ru

*dir/i [1]

*diriTEZ

(tr)
Konigi sian penson per vortoj, esprimi: diru al mi vian nomon [2]; „Pardonu al mi, patrino,“ diris la malfeliĉa knabino [3]; diri koran dankon al iuZ; el la buŝ' multaj vortoj eliras, sed ne ĉiuj ion diras (parolo abundas sed ne multe signifas) [4]; se oni povas tiel diriZ; mi diris al mi, ke popolo povas erariZ; diri al si en la pensojZ; diri al si en sia koroZ; kaj Moseo diris pri la festoj de la Eternulo al la Izraelidoj [5]; diris kaj foriris [6]; li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo [7]; (figure) la senco diras al ni, ke la sufikso estas necesaZ; (figure) la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojoZ; venu, malbenu al mi Jakobon, kaj venu, malbondiru (insultu, malbenu) kontraŭ Izrael [8]; vi ĝojegas per ĝojo nedirebla [9]. VD:paroli 2, rakonti

diroTEZ

Tio, kion oni diras: Moseo prikalkulis ilin laŭ la diro de la Eternulo, kiel estis ordonite [10]; mi ne kredis al la diroj, ĝis mi venis kaj ĝis miaj okuloj ekvidis [11].

dirigi

(tr)
Transdoni siajn dirojn al iu pere de tria persono: Saul sendis senditojn al Jiŝaj, kaj dirigis: Sendu al mi vian filon David [12].

aldiri

(tr)
Dirante aldoni.

antaŭdiriTEZ

(tr)
Anonci okazontaĵojn: ne aŭguru kaj ne antaŭdiru sorĉe [13]; la profeto Aĥija antaŭdiris al mi, ke mi estos reĝo super ĉi tiu popolo [14]; Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo [15]; proksima jam estas la tempo kaj la plenumiĝo de ĉiu antaŭdiro [16].

antaŭdiristoTEZ

Homo, kiu anoncas okazontaĵojn interpretante antaŭsignojn. hontos tiuj viziistoj, mokindaj fariĝos la antaŭdiristoj, kaj ili ĉiuj fermos sian buŝon [17]; li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, sed ne demandis la Eternulon [18].

disdiriTEZ

(tr)
Dirante divastigi. VD:babili, disanonci, disporti, distrumpeti, perfidi

eldiriTEZ

(tr)
Vortigi, formuli, esprimi: li mortis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun eldiris Elija [19]; mi ne permesis al mia gorĝo peki per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo [20]; ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn [21]; la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj [22].

ĝustadireTEZ

Precizigante, korektante antaŭan diron: vi ĉion neas, aŭ pli ĝustadire, vi ĉion detruas [23]. VD:pliĝuste

kontraŭdiriTEZ

(tr)
Esprimi kontraŭan opinion, kontraŭdiskuti: admonu sklavojn, ke ili estu submetiĝemaj, ne kontraŭdiremaj, ne ŝtelantaj, sed montrantaj ĉian bonan fidelecon [24]; tio do ne estas kontraŭdirebla, vi devas esti trankvilaj, kaj fari nenion senpripense [25]; refuti la kontraŭdirantojn [26].

kvazaŭdiri, duondiri

(tr)
Alude diri, komprenigi sen rekta eldiro.

laŭdire

Konforme al la komuna diro.

memdire

Laŭ propra diro, propra aserto, konfeso...: vi memdire estas relativa novulo [27]

pridiriTEZ

(tr)
Prezenti ion per vortoj, ĝin parole klarigi, rakonti, komenti: li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi [28]. VD:priskribi

postdiri

(malofte)
Aldoni dirante: - Tiu havas por si sola kvin ĉambrojn en Parodiklino, - postdiris Gluĥarjov [29].

rediriTEZ

(tr)
Raporti, ripeti aŭditan parolon al iu: ili rediris al li ĉiujn vortojn de Jozef, kiujn li diris al ili (ili ripetis la aŭditajn parolojn) [30]; Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ [31].

transdiri

(tr)
Komisie rediri al sekva persono ricevitan parolon: mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, ĉar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton [32].

onidiroTEZ

Komuna diro, famo. VD:klaĉo

popoldiroTEZ

BELELIN Tradicia diro, ofte vortfiguroidiomaĵo: similaj popoldiroj estas mirinde utilaj en tiuj ĉi okazoj, kiam ni mem nur tre malmultan povas elpensi por nia pravigo [33].

propradire

Dirante per propraj, tio estas taŭgaj vortoj, ĝuste priskribante la koncernan aferon: mi ne havis propradire „instruiston de Esperanto“, ĉar mi ĝin lernis aŭtodidakte [34]. VD:ĝustadire, verdire

verdire

Dirante laŭ vero, sen mensogo, sen prisilento, troigo aŭ maltroigo: ili kredas sin prudentaj, sed verdire ili nur stultiĝas [35]. VD:ĝustadire, propradire

tradukoj

anglaj

~i: say; ~o: statement; antaŭ~i: predict; kontraŭ~i: contradict; kvazaŭ~i, duon~i: insinuate, suggest; pri~i: speak of; re~i : repeat; trans~i: pass on, transmit; oni~o: rumor; popol~o: popular saying.

belorusaj

~i: казаць, сказаць; ~o: выказваньне, словы; ~igi: загадаць пераказаць, перадаць (словы, выказваньне з кімсьці); al~i: дадаць, сказаць у дадатак; antaŭ~i: прадказваць; antaŭ~isto: прадказальнік; dis~i : распаўсюдзіць (чуткі і да г.п.), разбалбатаць; el~i: выказаць; kontraŭ~i: пярэчыць, запярэчыць; kvazaŭ~i, duon~i: намякаць, даць зразумець; laŭ~e: як кажуць; oni~o: пагалоска, чуткі; popol~o: прыказка, прымаўка. antaŭ~istino: прадказальніца.

bulgaraj

~i: казвам, кажа.

ĉeĥaj

~i: říci.

francaj

~i: dire; ~o: parole, dire; ~igi: faire dire, mander; al~i: ajouter; antaŭ~i: annoncer (prédire), prédire, pronostiquer; antaŭ~isto: devin; dis~i : diffuser, répandre; el~i: énoncer, exprimer, prononcer; ĝusta~e: plus précisément; kontraŭ~i: contredire; kvazaŭ~i, duon~i: insinuer, laisser entendre, suggérer; laŭ~e: à ce qu'on dit; mem~e : de son propre aveu, selon ses propres termes, soi-disant; pri~i: dépeindre; post~i: ajouter; re~i : rapporter, relater, répéter; trans~i: transmettre; oni~o: bruit, on-dit; popol~o: dicton; propra~e: en fait; ver~e: à vrai dire, en fait. ne~ebla: indicible; antaŭ~o: prédiction; antaŭ~istino: devineresse; neel~ebla: ineffable; kontraŭ~anto: contradicteur; re~o: récit, relation.

germanaj

~i: sagen; ~o: Worte; al~i: hinzufügen; antaŭ~i: vorhersagen; antaŭ~isto: Vorhersager; el~i: ausdrücken, aussprechen, formulieren; kontraŭ~i: widersprechen; kvazaŭ~i, duon~i: andeuten; oni~o: Gerücht; popol~o: Volksmund, Sprichwort.

hispanaj

~i: decir; ~o: dicho; laŭ~e: según se dice.

hungaraj

~i: mond, elmond; ~o: mondás, szóbeszéd; ~igi: mondat, üzen; al~i: hozzátesz; antaŭ~i: előre megmond, előre jelez, megjövendöl, megjósol; antaŭ~isto: jós, jövendőmondó; dis~i : elhíresztel, szétkürtöl; el~i: kimond, kijelent; kontraŭ~i: ellentmond, felesel; kvazaŭ~i, duon~i: céloz vmire, sejtet, csak félig mond ki; laŭ~e: állítólag; pri~i: leír, lefest; post~i: hozzátesz; re~i : ismétel; trans~i: közöl, átad; oni~o: szóbeszéd, híresztelés, közvélekedés; popol~o: közmondás, népi mondás. diris kaj foriris: angolosan távozott; ne~ebla: elmondhatatlan; antaŭ~o: jövendölés, jóslás; antaŭ~istino: jósnő; neel~ebla: kimondhatatlan; kontraŭ~anto: ellentmondó, más véleményen lévő; re~o: ismétlés, idézésismétlés, idézet.

polaj

~i: powiedzieć, powiadać, rzec, rzekać, głosić; ~o: wypowiedź, wiadomość, słowo; ~igi: przekazywać wiadomość; al~i: dodać, dopowiedzieć; antaŭ~i: zapowiadać, przepowiadać, wieszczyć, wróżyć, prognozować; antaŭ~isto: wieszczek, prorok, wróżbita, jasnowidz, prognostyk; dis~i : rozpowiadać, rozgłaszać; el~i: wypowiadać, wygłaszać; ĝusta~e: dopowiadać, wyjaśniać, precyzować; kontraŭ~i: zaprzeczać, oponować; kvazaŭ~i, duon~i: napomykać, sugerować, insynuować, dawać do zrozumienia; laŭ~e: rzekomo, podobno, mówi się, że ..., wieść niesie, że ..., plotka głosi, że ...; mem~e : moim zdaniem, po mojemu; pri~i: omawiać, opowiadać; post~i: dopowiadać; re~i : powtarzać (tekst z pamięci), relacjonować; trans~i: przekazywać (czyjeś słowa), powtarzać (czyjeś słowa), relacjonować; oni~o: pogłoski, plotka, wieść, słuchy {pl.}; popol~o: powiedzenie, powiedzonko, porzekadło. ne~ebla: niewypowiedziany; antaŭ~istino: wieszczka; kontraŭ~anto: oponent.

portugalaj

~i: dizer, proferir.

rusaj

~i: сказать; ~o: высказывание; ~igi: велеть сказать, передать (устное сообщение с кем-л.); al~i: добавить, сказать в дополнение; antaŭ~i: предсказать, предвестить; antaŭ~isto: предсказатель; dis~i : распространить (слух и т.п.), разболтать; el~i: высказать; kontraŭ~i: возразить, противоречить; kvazaŭ~i, duon~i: намекать, намекнуть, дать понять; laŭ~e: как говорят; pri~i: описать (устно); post~i: добавить; re~i : пересказать, изложить; trans~i: передать слова, передать на словах, пересказать; oni~o: слух, молва; popol~o: пословица, поговорка. antaŭ~istino: предсказательница.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 18
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 23:44
6. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
7. La Nova Testamento, Al la Romanoj 4:10
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 23:7
9. La Nova Testamento, I. Petro 1:8
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 3:16
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 10:7
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 16:19
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:26
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 14:2
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 20:3
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 12:23
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Miĥa 3:7
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Kroniko 10:13
19. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 2:17
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 31:30
21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 11:3
22. La Nova Testamento, Al la Romanoj 8:26
23. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, ĉapitro 10a
24. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Al Tito 2:9
25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, La agoj 19:36
26. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Al Tito 1:9
27. J. Derks: Saluton!, esperanto-nl, 2008-08-30
28. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:7
29. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 5a
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 45:27
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:14
32. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 5:5
33. Aleksandr Puŝkin, trad. Antoni Grabowski: La neĝa blovado
34. P. Cavalheiro: Nia Hejmo. Intervjuo, 2011
35. S. Engholm: Al Torento, 1930

[^Revo] [dir.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.31 2011/09/12 15:10:08 ]