tradukoj: be ca de en fa fr hu nl pt ru

*provinc/o [1]

*provincoTEZ

1.TEZ
POL Vasta administra teritorio de regno, regata de reprezentanto de la centra registaro, pli granda ol gubernio: „Taishan“, la unua el kvin famaj montoj, sin trovas en la meza parto de Shandong-provinco [2]; vilaĝo en la zairia provinco Sud-Kivu [3]; Nova Skotio, provinco ĉe la atlantika marbordo de Kanado [4]; kun la provinco Holando ĉe la gvido, ili post plurjaraj bataloj abortigis la aneksajn pretendojn de la hispana reĝo [5].
2.
Cetero de la lando, kontraste al la ĉefurbo: naiva provincanoZ; izolitaj esperantistoj el la provinco.

provincaTEZ

1.
Rilata al provinco: tie, en la provinca ĉefurbo estas fama tombejo [6].
2.
(figure) Nemoderna, neeleganta: provinca modo, tono; provincaj manieroj.

*provincestroTEZ

POL Reganto de provinco komisiita de la ŝtato: nia provincestro estas severa, sed justa [7].

tradukoj

anglaj

~o: province; ~a: provincial; ~estro: provincial governor.

belorusaj

~o: правінцыя; ~a 2.: правінцыйны. ~ano: правінцыйнік, правінцыял.

francaj

~o: province; ~a: provincial; ~estro: gouverneur.

germanaj

~o: Provinz; ~a 2.: provinziell.

hungaraj

~o 1.: tartomány, provincia; ~o 2.: vidék ; ~a 1.: tartományi; ~a 2.: vidéki, provinciális.

katalunaj

~o: província; ~a 1.: provincial; ~a 2.: rústec; ~estro: governador (provincial).

nederlandaj

~o 1.: provincie; ~o 2.: platteland; ~a 1.: provinciaal; ~a 2.: bekrompen.

persaj

~o: استان، ایالت; ~estro: استاندار.

portugalaj

~o 1.: província.

rusaj

~o 1.: область; ~o: провинция; ~a 1.: областной; ~a 2.: провинциальный. ~ano: провинциал.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro „Kvin famaj montoj“, p. 52a
3. S. Zandandu Ntomono Zola: Kiu respondecas?, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 8a
4. S. Norvell: Ĉu ankaŭ genoj responsas pri melanomo?, Monato, jaro 1997a, numero 7a, p. 14a
5. S. Derevjanniĥ: Atrakcio por lingvoŝatantoj?, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 30a
6. S. Štimec: Hejmo en Mezeŭropo, Monato, jaro 1996a, numero 1a, p. 20a
7. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37

[^Revo] [provin.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2011/12/11 15:10:14 ]