tradukoj: be ca de en es hu nl ru

*reciprok/a

*reciproka

Adj. kvalifikanta la agadon, senton aŭ efikon de du personoj aŭ objektoj, el kiuj unu agas, sentas aŭ efikas sur la duan tute same, kiel la dua agas, sentas aŭ efikas sur la unuan: reciproka amo, konfido, abomeno, donaco; sin reciproke pardoni; ĉiuj sin reciproke komprenasZ; reciproke batalantaj naciojZ; ili reciproke premis al si la manojn.

reciproki

(tr)
Reciproke plenumi: mi reciprokas viajn bondezirojn; reciproki saluton. SIN:inter.

tradukoj

anglaj

~a: reciprocal; ~i: reciprocate.

belorusaj

~a: узаемны; ~i: адказаць узаемнасьцю, зрабіць у адказ. ~e: узаемна.

germanaj

~a: reziprok, gegenseitig; ~i: erwidern.

hispanaj

~a: recíproco; ~i: corresponder (actuar con reciprocidad).

hungaraj

~a: kölcsönös; ~i: viszonoz. ~e: kölcsönösen.

katalunaj

~a: recíproc.

nederlandaj

~a: wederkerig; ~i: iets terugdoen, beantwoorden, vergelden.

rusaj

~a: взаимный. ~e: взаимно.

[^Revo] [recipr.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.12 2009/02/15 14:19:19 ]