tradukoj: be cs de en fr hu nl pl ru

*region/o

*regiono

1.
Parto de lando aŭ de ia spaco karakterizata de specialaj ecoj: monta, apudmara, pariza regiono; tropikaj regionoj; altaj atmosferaj regionoj.
2.
Parto da organika korpo karakterizata de specialaj ecoj: la regiono de la koro; la lumba regiono.
3.
(figure) Sfero, kampo de efiko de aferoj prezentanta ian specialan econ: la diversaj regionoj de la scienco; la plej altaj regionoj de la filozofio; neniu el tiuj provoj eliris el la regiono de projektoj Z; la regiono de revojZ; neniu povas enpaŝi en la mistikan regionon, ne citante tiujn vortojn de poeto.

regiona

Koncernanta nur unu regionon: regiona dialekto, kutimo, gazeto, ekspozicio SIN:provinca.

regionismo

Politika aŭ artisma doktrino celanta konservi la apartajn interesojn kaj la diferencigajn trajtojn de ĉiu regiono.

retregiono

La tuto de interretaj adresoj pri kies nomo respondecas unu nomservilo; praktike ĉiuj retadresoj kies du lastaj elementoj estas egalaj apartenas al unu retregiono: mesaĝoj tuj revenos al la spamisto, ĉar la retregiono „kontrauspamilo.be“ ne ekzistas [1]; poste Netfind serĉas la personon en la de vi elektita(j) retregiono(j) [2]; oftaj ĉefretregionoj estas .com, .org, .de, .su ktp.

tradukoj

anglaj

~o: region; ret~o: domain. ĉefret~o: top level domain.

belorusaj

~o 1.: рэгіён, вобласьць, край; ~o 2.: вобласьць ; ~o 3.: вобласьць (дзейнасьцьі) , сфэра (дзейнасьцьі) ; ~a: рэгіянальны ; ~ismo: рэгіяналізм; ret~o: дамэн.

ĉeĥaj

~o: kraj.

francaj

ret~o: réseau.

germanaj

~o 1.: Region, Gegend, Gebiet; ~o 2.: Gegend; ~o 3.: Sphäre, Gebiet; ~a: regional; ~ismo: Regionalismus; ret~o: Domain.

hungaraj

~o 1.: térség, régió; ~o 2.: táj, tájék; ~o 3.: terület, régió; ~a: térségi, regionális; ~ismo: regionalizmus; ret~o: tartomány, domain. : ágyéktáj.

nederlandaj

~o 1.: streek, gebied, regio; ~o 2.: streek; ~o 3.: gebied; ~a: regionaal, streek-; ~ismo: regionalisme; ret~o: domein.

polaj

~o 1.: region, rejon, okolica; ~o 2.: rejon, okolica; ~o 3.: region, rejon, chorągiew (w harcerstwie); ~a: regionalny, rejonowy, okoliczny, chorągwiany (w harcerstwie); ~ismo: regionalizm; ret~o: domena.

rusaj

~o 1.: регион, область, край; ~o 2.: область; ~o 3.: область, сфера; ~a: региональный , областной; ~ismo: регионализм; ret~o: домен.

fontoj

1. Paul PEERAERTS: Trudata reklamo: ĉu haltigebla?, Monato, n-ro 04/1998
2. Martin WEICHERT: Kiel uzi Internet-servojn per retpoŝto

[^Revo] [region.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2007/11/05 17:30:22 ]