tradukoj: be de hu nl pt ru

retro

retro

Neoficiala prefikso signifanta agon aŭ iron en la direkto kontraŭa ol la normala: retroiri, retropaŝi, retrokupli; retroe.

retrospegulo

En aŭtomobilo, turnebla spegulo fiksita antaŭ la ŝoforo kaj ebliganta al tiu vidi, kio estas malantaŭe: Forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj aŭtoj de la misiejo ĵus turniĝis de la strato en la enirejon de la malsanuleja parkumejo [1]; ― Plenan poŝon da ŝanĝmono mi havas! ― blekegis la ŝoforo, kaj Lastoĉkin vidis en la retrospegulo liajn sangoŝvelajn okulojn [2].

tradukoj

belorusaj

~: назад, адваротна. ~e: назад, адваротна.

germanaj

~: rückwärts, rück-.

hungaraj

~: hátra-, vissza-. ~paŝi: hátralép.

nederlandaj

~: achteruit, terug.

portugalaj

~: re-, retro-; ~spegulo: retrovisor.

rusaj

~: назад, обратно, задом наперёд; ~spegulo: зеркало заднего вида. ~paŝi: пятиться; ~e: назад, обратно, задом наперёд.

fontoj

1. PEJNO Simono: La profeta kursoMonato
2. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 17a

[^Revo] [retro.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2006/02/20 17:33:53 ]