tradukoj: be ca de en es fa fr hu la nl pl pt ru

9ronĝ/i [1]

9ronĝiTEZ

(tr)
Mordeti, manĝi per malgrandaj pecetoj: (figure) skrupulo ..., kiu ronĝas kaj raspas mian konsciencon [2]. rodi

9ronĝulojTEZ

ZOO Ordo el la klaso mamuloj (Rodentia), havanta en ĉiu makzelo po du ĉizilspecajn incizivojn. SIN:roduloj

ĉirkaŭronĝi

(tr)
Ronĝi ĉe la ĉirkaŭo: el lia brustpoŝo, kie la viroj kutime portas tuketon aŭ fontoplumon, montriĝis ĉirkaŭronĝita koka osto [3].

tradukoj

anglaj

~i: gnaw, nibble; ~uloj: rodents.

belorusaj

~i: грызьці; ~uloj: грызуны.

francaj

~i: ronger; ~uloj: rongeurs.

germanaj

~i: nagen; ~uloj: Nagetiere.

hispanaj

~i: roer; ~uloj: roedores (clase animal).

hungaraj

~i: rág; ~uloj: rágcsálók.

katalunaj

~i: rosegar, corroir; ~uloj: rosegadors.

latina/sciencaj

~uloj : Rodentia.

nederlandaj

~i: knagen; ~uloj: knaagdieren.

persaj

~i: جویدن; ~uloj: جوندگان.

polaj

~i: obgryzać, podgryzać, chrupać, gryźć; ~uloj: gryzonie; ĉirkaŭ~i : obgryzać.

portugalaj

~i: roer, mordiscar.

rusaj

~i: грызть; ~uloj: грызуны (отряд); ĉirkaŭ~i : обгрызть, обгрызать.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, dua parto, ĉapitro 1a, p. 402a
3. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 19a

[^Revo] [rongx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.11 2011/12/03 23:10:24 ]