tradukoj: be bg de en fr hu la nl pl pt ru sv tr vo

*roz/o

*rozo

1.
Floro de rozarbo: rozo estas floro [1]; lia vizito kun bukedo da ruĝaj rozoj surprizis ŝin [2].
2.
=rozarbo


ĝardene kulturata rozo

roza

1.
Rilata al rozo.
2.
Rozkolora: baldaŭ aperis knabo ... havanta klare distingeblajn brovojn, ĉarmajn okulojn, rozajn vangojn [3].
3.
(figure) Gaja, optimisma: rozaj pensoj.

rozarbo

BOT Arbeto kun belaj, bonodoraj floroj, genro el familio rozacoj (Rosa).

rozujo

1.
=rozarbo
2.
Ujo, ĝenerale enhavanta akvon, por loki rozojn.

rozetoZ

Insigno uzata kiel signo de rango en ordeno.

jeriĥorozo, jeriĥa rozo

BOT Plurjara surgrunda herbo kun densa foliaro, kunbuliĝanta dum sekeco kaj disfaldiĝanta dum malsekeco, trovebla en Ameriko de suda Usono ĝis Peruo (Selaginella lepidophylla): li altiris el la fajrujo flamantan stangeton de roza rozo kaj ekbruligis per ĝi la pipon [4].

marrozoPIV2, maranemono

ZOO Individuo el la ordo „Actiniaria“ en la klaso de rozosimilaj koralaj polipoj (Anthozoa).

tradukoj

anglaj

~o: rose; mar~o, : actinia, sea anemone.

belorusaj

~o: ружа; ~a: ружовы; ~eto: разэтка (аздоба).

bulgaraj

~a 2.: розов.

francaj

~o: rose (subst.); ~a: rose (adj.); ~arbo: rosier; ~eto: rosette; jeriĥo~o, : rose de Jéricho; mar~o, : actinie, anémone de mer.

germanaj

~o: Rose; ~a 1.: Rosen-; ~a 2.: rosa; ~a 3.: rosig; ~eto: Rosette; jeriĥo~o, : unechte Rose von Jericho; mar~o, : Seeanemone.

hungaraj

~o: rózsa; ~a 2.: rózsaszínű; ~a 3.: rózsás; ~eto: rozetta (érdemrenden).

latina/sciencaj

~arbo : Rosa; jeriĥo~o, : Selaginella lepidophylla.

nederlandaj

~o: roos; ~a 2.: rooskleurig; ~a 3.: rooskleurig; ~eto: rozet.

polaj

~o 1.: róża; ~o 2.: róża, krzew róży, krzew różany; ~a 1.: różany; ~a 2.: różowy; ~a 3.: różowy; ~arbo: róża, krzew róży, krzew różany; ~ujo 1.: róża, krzew róży, krzew różany; ~eto: rozeta, rozetka, flo (odznaczenie w zawodach hippicznych).

portugalaj

~o: rosa; ~a: rosa (cor); ~arbo: roseira.

rusaj

~o: роза; ~a: розовый; ~eto: розетка (украшение); mar~o, : актиния, морской анемон.

svedaj

~o: ros; ~a 2.: rosa.

turkaj

~o: gül; ~a 2.: pembe.

volapukaj

~o: lol; ~a: lolik; ~eto: lolil.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 5
2. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, jaro 1995a, numero 6a, p. 27a
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 7a, volumo 1a, p. 108a
4. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978

[^Revo] [roz.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.33 2009/02/25 17:30:36 ]