tradukoj: be de en es fa hu nl pt ru tp

*rub/o

*rubo

1.
Rompitaĵoj el ruinigita konstruo: el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj kiuj apogis sin al la kamentubo [1].
2.
Forĵetaĵoj; rompitaĵoj el iu ajn objekto.
3.
(figure) Senvaloraĵoj, balaaĵoj: tiuj ritoj kaj ceremonioj estas neesenca rubo [2]; liberigi la vojon el la ruboj de la superstiĉoj [3]. SIN:koto

rubejo

Loko, kien oni forĵetas la rubon: multaj batalŝipoj, antaŭ nelonge konstruitaj, jam senvaloriĝis kaj estas taŭgaj por la rubejo [4].

rubujo

Ujo en kiun oni forĵetas rubon: memoru, ke rubujo kaj ruĝa krajono estas la plej ŝatataj kolegoj de ĉiu redaktoro! [5]

tradukoj

anglaj

~o 1.: debris, rubble; ~o 3.: garbage, junk, trash, rubbish; ~ejo: dump, garbage dump, trash dump; ~ujo: garbage can, paper bin, trash bin, trash can, trash container.

belorusaj

~o: сьмецьце, хлам, адкіды; ~ejo: сьметнік, звалка; ~ujo: кошык для сьмецьця, скрыня для сьмецьця.

germanaj

~o 1.: Schutt; ~o 2.: Müll, Abfall; ~o 3.: Müll, Schund; ~ejo: Schutthalde, Müllhalde; ~ujo: Mülleimer, Abfalleimer.

hispanaj

~o 1.: escombros, ruinas; ~o 2.: basura, desperdicio; ~ejo: vertedero (para basuras y escombros), basurero; ~ujo: papelera, contenedor de basura, cubo de la basura.

hungaraj

~o 1.: törmelék; ~o 2.: szemét, hulladék; ~o 3.: hulladék; ~ejo: szemétdomb, szeméttelep; ~ujo: szeméttartó, kuka.

nederlandaj

~o 1.: puin; ~o 2.: puin; ~o 3.: vuilnis, afval; ~ejo: stortplaats; ~ujo: vuilnisemmer.

persaj

~o: زباله، آشغال; ~ejo: زباله‌دانی، آشغال‌دانی; ~ujo: زباله‌دان، آشغال‌دان.

portugalaj

~o 1.: escombros, destroços, ruínas, entulho.

rusaj

~o: мусор, хлам; ~ejo: свалка, мусорная куча; ~ujo: корзина для мусора, мусорный ящик.

tokiponaj

~o: jaki.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Elfo de la rozo
2. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, rubo
3. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, rubo
4. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, rubo
5. Paul Gubbins

[^Revo] [rub.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/04/30 12:25:30 ]