tradukoj: be de en fr hu it nl pl pt ru

*kot/o [1]

*koto

1.
Tero, polvo miksita kun malpuraj akvoj de stratoj aŭ vojoj: fali en koton; kiu ludas kun koto malpurigas la manojn (kamarado de malnoblulo fariĝas mem malnoblulo) [2]; trafi per la vizaĝo en la kotonZ (ridinde malsukcesi); kotvadi. VD:marĉo, ŝlimo
2.
(figure) Honto, malnoblaĵo, malgloro, malglora stato: malpuraj animoj, kneditaj el koto; li falis en la koton de la plej malnoblaj pasioj; vivi en kotoZ; superŝuti iun per kotoZ (malnoblaj insultoj); kotanimulo. VD:rubo, ŝaŭmo

kota

Karakterizata per koto: novembra kota tago; kota veteroZ; kaldrono ridas pri poto, kaj mem estas kota[3].

koti

(ntr)
1.
(evitvorte)=feki ne kotas besto en sia nesto[4].
2.
(komune) Kovri, ŝmiri, malpurigi per koto .

enkotiĝi

Parte sinki en koton kaj senmoviĝi pro tio: ili devis peti helpon por movi la enkotiĝintan ĉaron [5].

kotŝirmilo

AUT Parto de radveturilo destinita por ŝirmi veturantojn kontraŭ koto.

tradukoj

anglaj

~o 1.: dirt, filth, mire, muck, mud; ~a: muddy, dirty, filthy, miry, mucky; ~ŝirmilo: fender.

belorusaj

~o: бруд, гразь; ~i 1.: брудзіць, пэцкаць.

francaj

~o: boue; ~a: boueux; ~i 1.: chier; en~iĝi: s'embourber, s'enliser; ~ŝirmilo: garde-boue.

germanaj

~o 1.: Scheiße, Dreck, Matsch, Kacke; ~i 1.: scheißen, kacken.

hungaraj

~o: sár, piszok; ~a: sáros, koszos, mocskos, piszkos; ~i 1.: piszkít, rondít; ~ŝirmilo: sárvédő, sárhányó.

italaj

~o: fango, fanghiglia, melma, pantano; ~a: fangoso, di fango, melmoso; ~i 2.: infangare; en~iĝi: infangarsi; ~ŝirmilo: parafango.

nederlandaj

~o: slijk; ~a: slijkerig; ~i 1.: schijten, kakken; ~ŝirmilo: spatbord.

polaj

~o: błoto; ~a: błotny, ubłocony, słotny (tylko dot. pogody); ~i 1.: srać; ~i 2.: błocić; en~iĝi: grząźć, grzęznąć; ~ŝirmilo: błotnik, chlapacz.

portugalaj

~o 1.: lama, barro, lodo, vasa; ~o 2.: lama.

rusaj

~o: грязь; ~a: грязный; ~i 1.: пачкать, гадить.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
5. G. García Márquez, trad. F. de Diego: Cent Jaroj da Soleco, Fonto, 1992

[^Revo] [kot.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.19 2010/05/21 16:30:39 ]