tradukoj:
be de en es fr hu nl pt ru sv
*rust/o
*rusto
-
Brunruĝa fera oksido, kiu kovras per maldika tavolo la feron aŭ
ŝtalon troviĝantan en malseka aero:
ŝlosilo uzata ruston ne konas
[1].
rusti
-
(ntr)
rustiĝi
se li mortos, la tranĉilo rustos de la flanko, kien li foriris
[2];
Otto fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn
pistolojn
[3];
rustintaj relsurfacoj
[4].
rustiĝi
(ntr)
-
Kovriĝi per rusto:
(figure)
malnova amo, kiel oni diras, ne rustiĝas
(ne velkas, restas ĉiam freŝa)
[5];
ĉiu infano scias, ke latuno ne rustiĝas
[6].
fontoj
1.
L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta2.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, du fratoj3.
V. Varankin: Metropoliteno4.
Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la
Torento-trilogio, dua parto, ĉapitro
3a5.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, paŝtistino kaj
kamentubisto6.
B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, dua libro, ĉapitro
24a
[^Revo]
[rust.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.16 2010/07/02 16:30:21 ]