tradukoj: be ca de en es fr hu it nl pt ru

saduke/o Z[1]

sadukeoTEZ

HISREL Ano de aristokrata kaj konservema judisma partio fine de la epoko de la Dua Templo, kiu partio, male ol la fariseoj, akceptis nur la aŭtoritaton de la Sankta Skribo (kia ĝi ŝajne rigardis nur Toraon), interpretatan rektasence kaj laŭvorte: kaj venis al li sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo [2].
Rim.: Laŭ malfrua informo Talmuda, la hebrea nomo de la partio (Cedoqim) venas de „Cadok“, la nomo de la fondinto, kiu sin bazis sur la principo ke oni estu pia ne pro esperata rekompenco ĉi- aŭ transmonda, sed pro senprofitcela amo al Dio kaj lia Leĝo. Do, pli etimologia nomo estus „Cadokano“j. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

anglaj

~o: Sadducee.

belorusaj

~o: садукей.

francaj

~o: sadducéens.

germanaj

~o: Sadduzäer.

hispanaj

~o: saduceo.

hungaraj

~o: szadduceus.

italaj

~o: saduceo, sadduceo.

katalunaj

~o: saduceu (subst.).

nederlandaj

~o: Sadduceeër.

portugalaj

~o: saduceu.

rusaj

~o: саддукей.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. La Nova Testamento, S. Marko 12:18

[^Revo] [saduke.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2012/01/06 14:10:10 ]