tradukoj: be ca de fr hu it lat nl pt ru

saks/o

sakso

1.
HIS Ano de iama ĝermana tribo. Tiuj, kiuj invadis Britujon, poste nomiĝis anglosaksoj: la definitiva enloĝiĝo de la Jutlandanoj, Angloj kaj Saksoj en Anglio[1].
2.
Civitano de la federacia germana ŝtato Saksujo.

saksa

Rilatanta al saksoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: saksaj dialektoj, aŭtoroj; saksa konstitucio.

Saksujo

GEOG[2]
1.
Regiono kaj lando de la iama ĝermana tribo de la saksoj. Geografie preskaŭ identa al la moderna federacia ŝtato Malsupra Saksujo.
2.
Pluraj germanaj duklandoj en la mezepoka tempo. Geografie plejparte sur la teritorio de la modernaj federaciaj ŝtatoj (supra) Saksujo kaj Saksujo-Anhalto.
3.TEZ
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo, historie kaj geografie supra Saksujo kaj okcident-Nisa parto de Silezio. Regurbo estas Dresdeno, plej granda urbo estas Lejpcigo (Lepsiko). Administracie korekta nomo estas Respubliko Saksujo.

Saksujo-AnhaltoTEZ

GEOG
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo. Regurbo estas Magdeburgo.

Malsupra SaksujoTEZ

GEOG
Unu el la federaciaj ŝtatoj de Germanujo. Historie la origina lando de la saksoj. Regurbo estas Hanovro.

Supra SaksujoTEZ

GEOG
Regiono en Germanujo plejparte identa al la moderna federacia ŝtato Saksujo.

anglosakso

GEOG[3]
Ano aŭ posteulo de anoj de tiu grupo de la iama ĝermana tribo de la saksoj, kiu iam invadis Britujon. Hodiaŭ ankaŭ pri la modernaj angloj, usonanoj kaj aliaj angloparolantoj kaj la komuna parto de ilia kulturo.

anglosaksaTEZ

GEOG[4]
Rilatanta al la areo, historio kaj kulturo de la anglosaksoj: en Kebekio la kebekianoj etne formas integran nacion, regatan tamen de anglo-saksa reĝimo[5].

tradukoj

belorusaj

~o 1.: сакс; ~o 2.: саксонец; ~a: саксонскі; S~ujo: Саксонія; anglo~o: англасакс, англасаксонец; anglo~a: англасаксонскі.

francaj

~o: Saxon (subst.); ~a: saxon (adj.); S~ujo: Saxe; S~ujo-Anhalto: Saxe-Anhalt; Malsupra S~ujo: Basse-Saxe; Supra S~ujo: Haute-Saxe; anglo~o: Anglo-saxon (subst.); anglo~a: anglo-saxon (adj.).

germanaj

~o 1.: Sachse, Sächsin; ~o 2.: Sachse, Sächsin; ~a: sächsisch; S~ujo 2.: Herzogtum Sachsen; S~ujo 3.: Bundesland Sachsen, Freistaat Sachsen; S~ujo: Sachsen; S~ujo-Anhalto: Sachsen-Anhalt, Bundesland Sachsen-Anhalt; Malsupra S~ujo: Niedersachsen, Bundesland Niedersachsen; Supra S~ujo: Obersachsen; anglo~o: Angelsachse; anglo~a: angelsächsisch.

hungaraj

~o: szász; ~a: szász; S~ujo 2.: Szász Fejedelemség; S~ujo 3.: Szász Szövetségi Állam; S~ujo: Szászország; S~ujo-Anhalto: Szászország-Anhalt; Malsupra S~ujo: Alsó-Szászország; Supra S~ujo: Felső-Szászország; anglo~o: angolszász; anglo~a: angolszász.

italaj

~o: sassone (sost.); ~a: sassone (agg.); S~ujo: Sassonia; S~ujo-Anhalto: Sassonia-Anhalt; Malsupra S~ujo: Bassa Sassonia; Supra S~ujo: Alta Sassonia; anglo~o: anglosassone (sost.); anglo~a: anglosassone (agg.).

katalunaj

~o: saxó (subst.); ~a: saxó (adj.); S~ujo: Saxònia; S~ujo-Anhalto: Saxònia-Anhalt; Malsupra S~ujo: la Baixa Saxònia; Supra S~ujo: l'Alta Saxònia; anglo~o: anglosaxó (subst.); anglo~a: anglosaxó (adj.).

malnovlatinaj

~a: Saxonicus; S~ujo 1.: Saxonia.

nederlandaj

~o 1.: Saks; ~o 2.: Saks; ~a: Saksisch; S~ujo: Saksen; S~ujo-Anhalto: Saksen-Anhalt; Malsupra S~ujo: Nedersaksen; Supra S~ujo: Oppersaksen; anglo~o: Angelsakser; anglo~a: angelsaksisch.

portugalaj

~o 1.: saxão.

rusaj

~o 1.: сакс; ~o 2.: саксонец; ~a: саксонский; S~ujo: Саксония; Malsupra S~ujo: Нижняя Саксония; Supra S~ujo: Верхняя Саксония; anglo~o: англосакс; anglo~a: англосаксонский.

fontoj

1. Marinko Givoje: Interesa arkeologio, p. 35a
2. Eugen Wüster: Zamenhof-radikaro
3. J.C. Wells: Esperanto Dictionary Esperanto-English, English-Esperanto
4. J.C. Wells: Esperanto Dictionary Esperanto-English, English-Esperanto
5. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, jaro 1994a, numero 1a, p. 15a

[^Revo] [saks.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2011/12/03 21:10:20 ]