tradukoj: be bg ca de en fr he hu it la nl pl ru sv

*sciur/o [1]

*sciuro

ZOO Malgranda mamulo, vivanta sur arboj, kun granda vosto kaj hartufoj ĉe la oreloj, genro el familio sciuredoj (Sciurus): peni tiel vane kiel sciuro turnanta sian kaĝon; ŝi suprenrampis tiel lerte kiel sciureto inter la branĉojn [2].


sciuro

flugsciuro

ZOO Komuna nomo por indiki flugipova sciuro kaj do (laŭ malnova klasifikado) subfamilio Pteromyinae aŭ (laŭ nova klasifikado) tribo Pteromyini (de subfamilio Sciurinae).

sukersciuro

ZOO Flugipova marsupiulo malgranda (korpe 16 ĝis 20 centimetrojn longa) vivanta en norda kaj orienta Aŭstalio, Novgvineo, Tasmanio (Petaurus breviceps): mi havas hejmbestojn: fiŝojn, kuniklon, kaj suker-sciuron [3].

tradukoj

anglaj

~o: squirrel; suker~o: sugar glider.

belorusaj

~o: вавёрка.

bulgaraj

~o: катеричка.

francaj

~o: écureuil; suker~o: sugar glider.

germanaj

~o: Eichhörnchen; flug~o : Gleithörnchen; suker~o: Kurzkopfgleitbeutler.

hebreaj

~o: סנאי.

hungaraj

~o: mókus.

italaj

~o: scoiattolo; flug~o : scoiattolo volante; suker~o: petauro dello zucchero.

katalunaj

~o: esquirol.

latina/sciencaj

~o : Sciurus; flug~o : Pteromyinae; flug~o : Pteromyini; suker~o : Petaurus breviceps.

nederlandaj

~o: eekhoorn; suker~o: suikereekhoorn.

polaj

suker~o: lotopałanka karłowata.

rusaj

~o: белка.

svedaj

~o: ekorre.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Cindrulino
3. T. Sankaro: hejmpaĝo, 2006-01-02

[^Revo] [sciur.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2009/03/19 18:17:19 ]