tradukoj: be cs de en fi hu nl ru vo

*si

*si

Resenda pronomo de la tria persono, uzata kiam ĝi rilatas al la subjekto de la propozicio atentante tamen, ke, en dependaj partoj de propozicio ne havantaj gramatikan subjekton, oni devas konsideri kiel subjekton ne la gramatikan subjekton de la dependiga propozicio, sed la logikan subjekton de la dependa parto: li ne sufiĉe zorgas pri si mem; ŝi lavas sin Z; li sentas sin malfeliĉa; kvinope ili sin ĵetis sur minZ; li ordonis al la servisto rapide vesti sin (la serviston); mi konas kelkajn homojn nur por si malavarajn; ŝi proponis al li la sidlokon apud si; singarda
Rim. 1: La akuz. sin estas ofte uzata kiel prefikso samsignifa kiel „mem“: sindefendo, sinregado, singarda, sindona, sintrotaksecoZ.
Rim. 2: Ĉar la esprimoj per si mem kaj inter si havas apartan propran sencon, ili estas konsiderataj kaj uzataj kiel unuvorta adverbo kaj ne sekvas la regulojn pri la uzado de si: Volapük ne estis venkita de Esperanto, ĝi pereis per si memZ (proprakulpe, proprakaŭze); tiu aranĝo per si mem (propraefike, propraforte) ne ŝanĝos la iradon de la aferoZ; tion li certe ne iniciatis per si mem (propramove); tiujn malsamajn objektojn miksi inter si (reciproke) oni neniel devasZ; rimedo por interkomunikigi inter si niajn amikojnZ; ili malpacas inter si.

sia

1.
Poseda adjektivo resendanta al la gramatika subjekto de la propozicio aŭ al la logika subjekto de la dependa propoziciparto en samaj okazoj kaj laŭ samaj reguloj, kiel la pronomo si: timulo timas eĉ sian propran ombron [1]; la patro amas siajn infanojn; ĉia besto zorgas pri sia nestoZ; el ĉiuj siaj fratoj li estas la malplej saĝaZ; li kaj lia fratino ne povis kaŝi sian ĝojon; ludi per sia violono estas lia plej alta plezuro; tiuj konsideroj igis lin eldoni sian pazigrafian provonZ; ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojnZ; li vidis sian fratinon ludantan per sia (de la fratino) pupo; li ekvidis anĝelon starantan sur la vojo kun glavo en sia manoZ; ni ne hezitos nomi lin la plej bona el siaj gefratoj; rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por sia utiloZ.
2.
Kvalifika adjektivo samsignifa kiel propra: al ĉiu la sia; sia estas pli kara ol la najbaraZ; ĉio sia estas plej ĉarma (vosto, nesto) [2]; la amo al sia patrino estas natura; metu ĉion en sian lokon; por ĉiu afero estas sia tempo kaj manieroZ.
Rim. 1: Pri la uzado de si kaj sia, vd la raporton oficialan de W. Lippmann al la Edinburga kongreso (1926).
Rim. 2: En la esprimo siatempe, la pronomo sia, preskaŭ tute perdinte sian originan signifon, ricevas jen la sencon de konvena, ĝusta, taŭga: tiam mi donos al via lando pluvon siatempeZ; siatempe estas dirate al Izrael, kion faras DioZ; jen simple la sencon de antaŭa, pasinta, tiu (Ev.): la grandan miron, kun kiu mi rigardis siatempe (tiutempe, tiam) tiujn heroojnZ; mi volis siatempe (tiam) proponi komunan regulonZ; per poŝta karto mi siatempe (tiam) respondis al vi je via leteroZ.

tradukoj

anglaj

~: himself, herself, itself, oneself, themselves; ~a: his own, her own, its own, one's own, their own.

belorusaj

~: сабе, сябе; ~a: свой. pri ~: пра сябе; por ~: для сябе; apud ~: побач з сабой; ~ngarda: асьцярожны, пільны; per ~ mem: сам па сабе.

ĉeĥaj

~a: svůj.

finnaj

~: (3. pers. refleksiivipronomini)itse(nsä); ~a 1.: -nsa, -nsä; ~a 2.: oma(nsa), -nsa, -nsä; -nsa, -nsäŝi lavas ~n: hän peseytyy; ~n: itsensä, itseään; apud ~: vieressään; ~ngarda: varova(inen); per ~ mem: itsestään; inter ~: keskenään; ~atempe: aikanaan, aikoinaan.

germanaj

~: sich; ~a: sein. pri ~: sich selbst; apud ~: bei sich; ~ngarda: vorsichtig; per ~ mem: von selbst, von sich aus, von alleine, aus sich selbst heraus; al ĉiu la ~a: jedem das Seine; ~atempe: zu seiner Zeit.

hungaraj

~: maga; ~a: saját. pri ~: magáról; ~n: magát; apud ~: maga mellett; ~ngarda: óvatos; per ~ mem: magától, önmagában; inter ~: egymás között; al ĉiu la ~a: mindenkinek, ami jár; ~atempe: annak idején, a maga idejében.

nederlandaj

~: zich. ~ngarda: voorzichtig.

rusaj

~: себе, себя; ~a: свой. pri ~: о себе; ~n: себя; por ~: для себя; apud ~: рядом с собой; ~ngarda: осторожный; per ~ mem: сам по себе; inter ~: между собой; al ĉiu la ~a: каждому своё; ~atempe: своевременно, в своё время.

volapukaj

~: -ok.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 37
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta

[^Revo] [si.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2009/02/28 17:31:10 ]