tradukoj: be de en fa fr hu it nl ru

2sindikat/o

sindikato

EKON Societo por defendi korporaciajn interesojn: en fermitaj labormerkatoj, ekzemple en la mezeŭropaj landoj dum jardekoj, la sindikato havis grandan influon sur la laborkondiĉoj kaj la salajroj[1].

sindikatismo

EKON
1.
Socipolitika sistemo, laŭ kiu la laboristoj sindikate organizitaj kaj per revolucia striko akirintaj posedon de la produktiloj kaj sociaj riĉaĵoj, organizus kaj mastrumus socialisme la tutan socian vivon. VD:anarkismo, kolektivismo, komunismo, socialismo
2.
Agado ene de sindikatoj kaj per sindikatoj en la politika vivo: fortunoj fluas al politikaj manovroj, sinekuroj kaj pliaj negocaĉoj, nome de sindikatismo, de klasdefendo[2].

tradukoj

anglaj

~o: syndicate.

belorusaj

~o: сындыкат, прафсаюз; ~ismo: сындыкалізм.

francaj

~o: syndicat; ~ismo: syndicalisme.

germanaj

~o: Gewerkschaft.

hungaraj

~o: szakszervezet; ~ismo: szindikalizmus.

italaj

~o: sindacato; ~ismo 2.: sindacalismo.

nederlandaj

~o: vakvereniging, vakbond, syndicaat; ~ismo: syndicalisme.

persaj

~o: اتحادیه، سندیکا; ~ismo: سندیکالیسم.

rusaj

~o: синдикат, профсоюз; ~ismo: синдикализм.

fontoj

1. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, jaro 1998a, numero 9a, p. 20a
2. Gilbert R. Ledon: Senutilaj sindikatoj, Monato, jaro 1999a, numero 6a, p. 5a

[^Revo] [sindik1.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2009/10/12 16:30:56 ]