tradukoj: be bg de en fa hu ru

sinekdoĥ/o

sinekdoĥo

LIN
Stilfiguro, speco de metonimio, ĉe kiu oni indikas ion per alia io surbaze de kvanta rilato inter ili (tuton per parto, ion specialan per io ĝenerala aŭ inverse): en „sen groŝo en poŝo“ la vorto „groŝo“ estas sinekdoĥo signifanta: mono; en „li estas instruita kapo“ la vorto „kapo“ estas sinekdoĥo signifanta: homo; en „li ekprenis la bridon de la azeno, kaj trotigis la beston“ la uzo de genra nomo „besto“ anstataŭ speciala „azeno“ estas sinekdoĥo celanta eviti ripeton.

tradukoj

anglaj

~o: synecdoche.

belorusaj

~o: сынэкдаха.

bulgaraj

~o: Синекдоха.

germanaj

~o: Synekdoche.

hungaraj

~o: szinekdoché.

persaj

~o: مجاز مرسل.

rusaj

~o: синекдоха.

[^Revo] [sinekdohx.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.5 2009/06/16 16:31:45 ]