tradukoj:
ca en ru
Siriak/o
Siriako
-
Mortinta lingvo de la iamaj aramee parolantaj kristanoj de la
orienta regiono mediteranea, kiu ĝis nun restas liturgia
lingvo de la siriaj kristanoj:
tre instrua estas Peŝito ‐ la traduko de Biblio
en Siriakon, kiu estas dialekto de la aramea lingvo (kies
alian dialekton parolis Jesuo kaj liaj disĉiploj).
Rim.:
Pli ofte kaj tradicie oni nomas Siriakon
„la siria
lingvo“;
tio tamen estas misgvida, ĉar la modernaj sirianoj plejparte
parolas la araban, kiu estas alia lingvo.
siriaka
-
Rilata al Siriako:
la araboj konatiĝis kun la grekaj verkoj per la
siriaka literaturo;
la broŝuro (...) uzas ne nur la hebrean kaj
Esperantan alfabetojn, sed ankaŭ la siriakan,
fenican,
araban, etiopan (...)
[1].
tradukoj
anglaj
~o:
Syriac;
s~a:
Syriac.
katalunaj
~o:
llengua siríaca;
s~a:
siríac (adj.).
rusaj
~o:
сирский язык;
s~a:
сирский.
fontoj
1.
B.C.: Bibliografia noto, Espero Katolika, 1988:1
[^Revo]
[siriak.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.2 2011/12/05 14:10:19 ]