tradukoj:
en fr he hu nl pl ru
8Siri/o [1]
Sirio
- 1.
-
Moderna regno situanta en
Okcidenta Azio
kaj limanta okcidente
Mediteraneon kaj
Libanon, norde
Turkujon, oriente
Irakon, sude
Jordanion,
sud-okcidente Israelon.
Damasko estas la regurbo kaj plej granda urbo.
- 2.
-
Historia lando (aŭ provinco) samteritoria, el kiu estiĝis la
moderna
Sirio1:
tiel same ili estis liverataj per iliaj manoj al ĉiuj
reĝoj de la ĥetidoj kaj al la reĝoj de Sirio
[2];
ni veturis al Sirio, kaj elŝipiĝis en Tiro
[3].
siria
-
Rilata al Sirio, ĝiaj etnoj, historio aŭ lando:
kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras
la Eternulo
[4];
la Siria dialekto de la araba lingvo;
la siria lingvo.
siria lingvo
-
Dialekto de la aramea lingvo, kiu iam estis la ĉefa lingvo
de Sirio kaj restas la liturgia lingvo de la siriaj
kristanoj:
volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo siria,
ĉar ni komprenas
[5];
Peŝito disponigas fruan tradukon de la evangelio en la
sirian lingvon, proksiman al la hejmlingvo de la
rolantoj.
siriano
- 1.
-
Ŝtatano de
Sirio1.
- 2.
-
Persono apartenanta al siria etno, sendepende je
la loĝloko aŭ civitaneco:
vaganta siriano estis mia patro, kaj li foriris
en Egiptujon kaj enloĝiĝis tie fremdule
[6];
en nia popolo troviĝas multaj eksterlanduloj
(t.e. alietnanoj):
nigraj etiopianoj, flavaj sirianoj kaj
fenicianoj, blankaj grekoj kaj libianoj
[7].
[^Revo]
[siri.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.12 2011/02/16 17:10:12 ]