tradukoj: be de en es fr hu nl pl ru

*sku/i [1]

*skuiTEZ

(tr)
1.
Rapide abrupte kaj ripete ŝanceli kaj malfirmigi: skui arbon; post fruktoskuo de olivarbo [2]; skulaviZ; (figure) eksterordinara krizo skuas la regnon; (figure) per tio ŝi estis iom skuita el siaj revojZ.
2.
Rapide abrupte kaj ripete svingi tien kaj reen: neante skui la kaponZ; li forte skuis la skatolon.
3.TEZ
(figure) Malfortigi, malstabiligi, materie aŭ anime: la Eternulo skuis regnojnZ; lia sano estas forte skuita; ne skuu mian animonZ.

skuegeZ

Abrupte kaj krude: li kisis sian patrinon tiel skuege, ke ŝi preskaŭ renversiĝis [3].

skuiĝiTEZ

(ntr)
Svingiĝi tien kaj reen: forte skuiĝis la tero [4]; li ridis tiel, ke la ventro al li skuiĝis [5]. VD:tremi

deskui

(tr)
Faligi skuante: mi deskuis kokosojn [6]; deskuu la polvon de viaj piedoj [7]; (figure) la malpiuloj deskuiĝu el [la tero] [8]; (figure) tiel facile vi ne deskuos min! [9].

ekskui

(tr)
Ion subite vigle movi, aŭ malfirmigi sur ĝia bazo: leono venis kaj ekskuis la kolhararon [10]; ia interna ŝanceliĝado ekskuis la intencon, kiu naskiĝis en ŝi antaŭ momento [11].

forskuiTEZ

(tr)
Rapide kaj krude forĵeti, forpuŝi: li forskuis la beston en la fajron [12]. (figure) forskui la jugon (sin liberigi), forskui de si iun pensonZ, ĉagrenonB, ĉiujn ambiciojnB; mi iom post iom forskuis la unuajn impresojn de timo kaj malĝojo.

neskuebla

Firma, fidela, ke ĝin oni ne renversas aŭ detruas: miaj decidoj estas neskueblaj; neskuebla fido.

senskue

Malabrupte, kun glata, konstanta iro: senskue kaj regule daŭras kaj disvolviĝas tiu proceso de la homa moviĝado, pensado kaj sentado, kiu estas nomata vivo [13].

tradukoj

anglaj

~i: shake.

belorusaj

~i 3.: уразіць, узварушыць, усхваляваць; ~i: трэсьці, патрэсьці; de~i: стрэсьці, абтрэсьці; for~i: стрэсьці; ne~ebla: непахісны.

francaj

~i: secouer; ~iĝi: branler, trembler; de~i: ôter, enlever, secouer; ek~i: agiter (secouer), ébranler; for~i: se débarrasser de; ne~ebla: inébranlable; sen~e: continument, sans secousses.

germanaj

~i: schütteln, rütteln; for~i: abschütteln.

hispanaj

~i: sacudir (fuertemente), hacer temblar.

hungaraj

~i 2.: ráz, megráz; ~i 3.: megingat; ~ege : hevesen; ~iĝi: rázkódik, reng, ingadozik; de~i: leráz; ek~i: megráz; for~i: elvet, eldob, leráz; ne~ebla: megingathatatlan; sen~e: megrázkódtatások nélkül, simán .

nederlandaj

~i 1.: schudden; ~i 2.: schudden; for~i: afschudden.

polaj

~i 1.: trząść; ~i 2.: trząść, potrząsać, wstrząsać, kolebać, kręcić głową; ~i 3.: wstrząsać; ~iĝi: trząść się; de~i: zstrząsnąć, zrzucić; ek~i: wstrząsnąć, potrząsnąć; for~i: odrzucać.

rusaj

~i 1.: трясти; ~i 2.: трясти, встряхивать, колебать; ~i 3.: потрясать, потрясти, поколебать; ~iĝi: трястись; de~i: отряхнуть, стряхнуть; ek~i: встряхнуть, затрясти; for~i: стряхнуть; ne~ebla: непоколебимый ; sen~e: плавно, без потрясений.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:13
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:19
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, monteto de elfoj
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, ĝardeno de la paradizo
7. La Nova Testamento, S. Mateo 10:14
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:13
9. R. Schwartz: kiel akvo de l' rivero, 1963
10. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
11. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
12. La Nova Testamento, La agoj 28:5
13. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta

[^Revo] [sku.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2011/03/23 20:10:08 ]