tradukoj: be ca de en es fr hu nl pt ru

*trem/i [1]

*tremiTEZ

(ntr)
Esti movata tien kaj reen per malgrandaj sinsekvaj skuetoj: la ponto tremas kiam oni veturas sur ĝiB; tremi pro frosto, pro timo; lia voĉo, liaj lipoj tremisB; tremi kiel aŭtuna folioZ; ektremis kaj ekskuiĝis la teroZ; pluvaj gutoj tremis sur la folioj kaj fajrerante defaladisZ; la arboj ĵetadis tremantajn ombrojn sur la herbonZ; tremigantaj impresojB.

tremo, tremado

Moviĝo de io tremanta: tremado trakuris ŝian korpon; tertremo detruis preskaŭ ĉiujn domojn de la urbeto. VD:vibro

ektremi

(ntr)
1.
Komenci tremi: la turmentata animo trarigardis spirite ĉiujn agojn de sia tera vivo kaj ektremis sub larmoj tiel, kiel Inger neniam estis havinta la kapablon plori [2]; atakis teruro, ektremis la kruro [3]; la senkoloriĝintaj pupiloj de la maljunulino ne malsekiĝis per larmo kaj ne eklumis eĉ per la plej malgranda brilo, kiam ŝi ekparolis la lastajn vortojn, sed ŝia pala mallarĝa buŝo ektremis inter la amaso de la ĝin ĉirkaŭantaj sulketoj kaj la kava brusto ektremis sub la antikvamoda manteleto [4].
2.TEZ
=tremeri

tremeriTEZ

(ntr)
Fari unuopan tremmovon: parolante, la gasto plurfoje angore tremeris [5]; sed se ŝi estis ekparolanta, do tiel subite kaj laŭte, ke oni tremeris [6].

tradukoj

anglaj

~i: tremble; ~eri: to start.

belorusaj

~i: дрыжэць, трымцець, трымцецца.

francaj

~i: trembler; ~o, : temblement; ek~i 1.: frissonner; ~eri: sursauter.

germanaj

~i: zittern, beben; ~eri: zusammenzucken.

hispanaj

~i: temblar.

hungaraj

~i: remeg, reszket; ek~i 1.: elkezd remegni; ek~i 2.: megremeg, összerezzen; ~eri: megremeg, összerezzen. ~i kiel aŭtuna folio: remeg, mint a nyárfalevél; ~iganta: megrendítő.

katalunaj

~i: tremolar.

nederlandaj

~i: beven, trillen, bibberen; ~o, : bibberen; ek~i 1.: beginnen te beven, beginnen te trillen, beginnen te bibberen; ek~i 2.: ineenkrimpen; ~eri: ineenkrimpen.

portugalaj

~i: tremer.

rusaj

~i: дрожать, содрогаться, трепетать; ~o, : дрожь; ek~i 1.: задрожать, затрепетать; ~eri: дрогнуть, вздрогнуть. ~iganta: приводящий в трепет.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
3. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
4. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
5. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉap. 13a
6. I. Bunin, trad. G. Arosev: Rusja, en: Rusaj amnoveloj, 2000.

[^Revo] [trem.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2012/04/16 14:10:08 ]