tradukoj:
be de en fr hu nl ru
3sond/i
sondi
(tr)
- 1.
-
Esplori per aparato aŭ nerekta metodo ne facile penetreblan fizikan
medion, ekzemple akvon sub ŝipo, terinternon, vivulan korpon.
- 2.
- (figure)
Prove esplori, nerekte kolekti informojn pri malfacile alirebla homa
medio:
mi sondas ĉe la kortegoZ;
se ni nur kuraĝas sondi la profundon de nia
vivangoro[1].
sondo
-
Sonda esplorado:
por bori la putojn oni [...] uzis [...] post
1930 sovetiajn kaj rumanajn sondojn per rondirado[2].
sondaĵo
-
Rezulto de sondo:
dum en la lasta balotado la diversaj sondaĵoj ĝuste prognozis la
rezulton, ĉi-foje ili maltrafis[3].
sondilo
-
Ilo, maŝino, rimedo por sondi:
vidi kiel la spacsondilo Galileo preteriras Saturnon[4].
opinisondo
-
Enketo pri publika opinio pere de demandado ĉe elektita subaro da
uloj:
laŭ freŝaj opinisondoj 60 % de la EU-civitanoj rifuzas manĝi
genteknike manipulitajn nutraĵojn[5];
laŭ opinisondo unu el tri parlamentanoj preferus
respublikon[6].
opinienketo
tradukoj
anglaj
~i:
sound, fathom, plumb.
belorusaj
~i:
зандаваць;
~o:
зандаваньне, зандаж;
~aĵo:
вынік зандаваньня;
~ilo:
зонд;
opini~o:
апытаньне (грамадзкай думкі).
francaj
~i:
sonder;
~o:
sondage;
~aĵo:
résultat de sondage;
~ilo:
sonde;
opini~o:
enquête d'opinion, sondage (enquête d'opinion).
germanaj
~i:
peilen.
hungaraj
~i 1.:
szondáz;
~i 2.:
kipuhatol, kifürkész;
~o:
szondázás, kutatás;
~aĵo:
kutatási eredmény;
~ilo:
szonda;
opini~o:
közvélemény-kutatás.
nederlandaj
~i 1.:
peilen;
~i 2.:
polsen.
rusaj
~i:
зондировать;
~o:
зондирование, зондаж;
~aĵo:
результат зондирования;
opini~o:
опрос общественного мнения.
fontoj
1.
Sten Johansson: Epokfara metamorfozo
(Franz Kafka, La metamorfozo), Monato, jaro
1997a, numero 6a, p. 14a2.
Fatmir
Shehu: La albana nafto kaj ĝiaj perspektivoj, Monato, jaro 1997a, numero 5a, p. 18a3.
Karlo Juhász: Apenaŭ venko, Monato, jaro 2002a, numero
6a, p. 12a4.
Anne
Tilmont: Arthur C. Clarke, kosmopolita civitano kun
okulo al la universo, Monato, jaro 1998a,
numero 4a, p. 9a5.
Stefan Maul: Defio aŭ devio de politiko, Monato, jaro
2000a, numero 10a, p. 6a6.
Bård Hekland: Monarkio denove
laŭmoda, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p.
14a
[^Revo]
[sond.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.13 2005/06/23 16:31:57 ]