tradukoj: de en es fr it nl pl pt ru

1enket/o [1]

enketo

1.
Juĝa aŭ oficiala esploro: prokuroroj kaj polico devis denove esplori la aferon, sed la rezulto estis same klara kaj evidenta kiel post la unua enketo [2].
2.
Metoda esploro pri ia okazaĵo aŭ opinio: la enketo atentigis ankaŭ, ke en Ĉinio inter la mortintoj pro fumado 45 % suferis pro kronika malsano ĉe pulmo, 15 % malsaniĝis je pulma kancero [3]. VD:opinisondo

enketi

(x)
Enkete esplori: usonaj kaj koreaj sciencistoj enketis pri la influo de aermalpuraĵoj sur la pezon de koreaj beboj [4].

enketilo

Demandilo, gvida dokumento por enketado: ni preparis malgrandan enketilon, por ekscii ion pli pri la lernejaj rezultoj [5]

enketisto

Homo profesie komisiita por enketi: la enketistoj neas, ke estas iu rekta rilato inter tiu kazo kaj la Dutroux-afero[6].

opinienketo

POL
=opinisondo antaŭ jaro plej granda partio en la opinienketoj estis la Progresa Partio [7].

tradukoj

anglaj

~o: inquiry, investigation, survey; ~i: make an inquiry, investigate, survey; ~isto: investigator, magistrate, coroner; opini~o: opinion survey.

francaj

~o 1.: investigation; ~o: enquête; ~i: enquêter; ~ilo : questionnaire d'enquête; ~isto: enquêteur, investigateur (subst.); opini~o: enquête d'opinion, sondage (enquête d'opinion).

germanaj

~o 1.: Ermittlung; ~o 2.: Erhebung; ~o: Untersuchung; ~i: erheben, ermitteln, untersuchen.

hispanaj

~o: Encuesta; ~i: encuestar; ~isto: encuestador; opini~o: encuesta de opinión.

italaj

~o: indagine, inchiesta; ~i: indagare; ~ilo : questionario; ~isto: investigatore, inquirente; opini~o: sondaggio d'opinione.

nederlandaj

~o: enquête; ~i: enquêteren; ~isto: enquêteur; opini~o: opiniepeiling.

polaj

~o 1.: śledztwo, dochodzenie; ~o 2.: ankieta; ~i: prowadzić śledztwo, prowadzić dochodzenie, przeprowadzać ankietę; ~ilo : ankieta (kwestionariusz), kwestionariusz; ~isto: śledczy, dochodzeniowiec, ankieter; opini~o: ankieta, sondaż, badanie opinii.

portugalaj

~o 1.: inquérito, investigação, sindicância.

rusaj

~o 1.: дознание, следствие; ~o 2.: расследование; ~i: расследовать.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. S. Maul: Supraĵeco super ĉio, Monato, jaro 2001a, numero 5a, p. 5a
3. Mu Binghua: Mortintoj pro fumado, Monato, jaro 2000a, numero 3a, p. 21a
4. P. S. Viana: Tro malpezaj beboj, Monato, jaro 2002a, numero 3a, p. 20a
5. K. Van Damme: enketilo, soc.culture.esperanto, 2007-01-22
6. G. Van Damme: Tagluma koŝmaro, Monato, jaro 1996a, numero 11a, p. 14a
7. B. Hekland: Triumfas tedulo, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 6a

[^Revo] [enket.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2010/02/02 17:30:25 ]