tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl ru tp

9spekt/i

9spekti

(tr)
Rigardi kaj aŭskulti tion, kion oni prezentas en teatrejo, kinejo, cirko ktp: spekto; Nepalo, unu el la plej malriĉaj landoj de la mondo, tamen spektis en majo pompan nupto-feston [1].

spektaĵo

TEA Prezentaĵo spektebla en teatrejo aŭ simila loko.

spektanto

Rigardanto de teatra, televida aŭ simila prezentaĵo: koncertoj kun kelkcentmil spektantoj [2]..

spektantaro

Ĉiuj ĉeestantoj ĉe evento, spektaĵo: temas pri kvin skeĉoj tre diversaj, el kiuj la unuaj kvar sendube ridigos la spektantaron [3]. VD:publiko2

spektejo

La parto de la teatra, cirka ktp halo, destinita por la spektantoj: Arlekeno ĉesis reciti, kaj turnis sin al la publiko, montris al iu en la fundo de la spektejo, kaj ekkriis (...) [4]

tradukoj

anglaj

~i: spectate, watch; ~anto: spectator; ~antaro: audience.

belorusaj

~i: глядзець (відовішча); ~aĵo: спэктакаль, прадстаўленьне, відовішча, шоў; ~anto: глядач.

ĉeĥaj

~ejo: hledište.

francaj

~i: assister à (un spectacle); ~aĵo: spectacle; ~anto: spectateur; ~antaro: public (théatre, concert...).

germanaj

~i: zuschauen.

hispanaj

~i: asistir a un espectáculo; ~aĵo: espectáculo; ~anto: espectador; ~antaro: audiencia, publico (de un espectáculo).

hungaraj

~i: néz (előadást), hallgat (előadást); ~aĵo: előadás; ~anto: néző (előadásé), hallgató (előadásé); ~antaro: nézőközönség, hallgatóság, publikum; ~ejo: nézőtér. ~o: néző.

nederlandaj

~i: toeschouwer zijn; ~aĵo: schouwspel, spektakel; ~anto: toeschouwer; ~antaro: publiek, toeschouwers; ~ejo: zitplaatsen.

polaj

~ejo: widownia.

rusaj

~i: смотреть (зрелище), быть зрителем; ~aĵo: представление, спектакль, зрелище, шоу; ~anto: зритель; ~antaro: зрители, зрительская аудитория; ~ejo: зрительный зал. ~o: зритель.

tokiponaj

~i: lukin.

fontoj

1. Razeno Manandhar: Ĉu akcepteblas la elspezo?, Monato, jaro 1997a, numero 9a, p. 7a
2. Grigorij L. Arosev: Sur la supro, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 24a
3. Donald Broadribb: Utilaj por distraj klubkunvenoj (Maurice Baring, Arthur Hopkins, Kvin etaj humuraj dramoj), Monato, jaro 2002a, numero 5a, p. 30a
4. Carlo Collodi, trad. Giuseppe Croatini: La aventuroj de Pinokjo, ĉap. 10

[^Revo] [spekt.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2010/07/19 16:30:25 ]