tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ru tp

*publik/o [1]

*publiko

1.TEZ
Socianaro, ĉiuj homoj sendiference: enirejo por la publiko; avizo al la publiko; la publiko, kiu ĉiam iras kiel anaro da ŝafoj post la kriemuloj [2]; Volapük aperis tiam, kiam la entuziasmo de la publiko por la nova ideo estis ankoraŭ tute freŝa [3]; la publiko opinias lin heroo; eleganta publiko. VD:popolo
2.TEZ
Grupo da homoj havanta komunan intereson:
a)
spektantaro: la tuta publiko aplaŭdis la aktorojnPV
b)
klientaro: mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko [4]
c)
legantaro: la afero, kiun mi nun proponas al la leganta publiko [5]

publika

1.
Rilata al publiko: la publika opinio estis tute alia ol la oficiala.
2.TEZ
Nefermita, disponebla al la tuta publiko: publika transporto, biblioteko, promenejo; publika sekreto (informo kiun ĉiuj scias, malgraŭ ke ĝin oni opinias sekreta) [6].
Rim.: Unu sama afero tute bone povas esti kaj privata, kaj publika: ekzistas multege da privataj entreprenoj kiuj disponigas siajn servojn al la publiko (ekz-e privata restoracio, teatro, ŝoseo, avia kompanio ktp). [Sergio Pokrovskij]
3.
Okazanta malkaŝe antaŭ la publiko, tiel ke ĉiu povas ĝin observi: publika kunsido de la Akademio; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko [7]; la tuta publika historio de la lingvo, t.e. de kiam mi malkaŝe eliris kun ĝiZ; publika debato; mi estis tro juna por eliri publike kun mia laboroZ; publika letero (letero, plej ofte protesta, adresita al persono sed destinita al la atento de la publiko; ankaŭ „nefermita letero“); publika tago en oficejo (kiam oni invitas publikon por informi ĝin pri la agado de la oficejo); kiam aperis publike la libroZ.
4.TEZ
Rilata al tuta nacio: publikaj aferoj; publika funkciulo, deprunto, aŭtoritato. VD:ŝtata, nacia, regna.
Rim.: Ĉi tiun sencon, etimologian kaj francan, mi opinias evitinda kaj malĉefa en Esperanto (kaj en la moderna uzado internacia). „Publika“ kontrastas ne nur kun „privata“, sed ankaŭ kun la „ŝtat(ism)a“, kp „publika sekreto“ ― „ŝtata sekreto“, „publika televido“ ― „ŝtata televido“, „publika opinio“ ― „oficiala pozicio“ ktp. [Sergio Pokrovskij]

publikaĵo

1.
Io publika, publike konata aŭ disponebla: en la vilaĝo estas pli bone: almenaŭ publikaĵo ne ekzistas, kaj ankaŭ da zorgaĵo ne tiom multe [8].
2.TEZ
TIP Publike eldonita verko: ekzamenante la diversajn publikaĵojn li turnis sin al la patro de Alda kaj eksplodis: ― Ĉu via konscienco vere permesas al vi trankvilanime disvendi tiom da stultaĵoj al senprijuĝaj homoj? [9].

publikigiTEZ

Igi ion publike konata, diskonigi per publike akirebla presaĵo aŭ per amasinformiloj: nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro „Fundamento de Esperanto“, devas esti rigardataj kiel oficialaj [10]; tia konsidero estis interalie ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forĵeti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo [11]; vi certe ankaŭ publikigas en la revuoj? [12]; publikigi falsan novaĵon, sciigon. VD:aperigi, eldono, disvastigi.

publikulinoZTEZ

=prostituitino

tradukoj

anglaj

~o: public. ~a sekreto: open secret; ~a letero: open letter.

belorusaj

~o: публіка; ~a: публічны, грамадзкі; ~igi: публікаваць, апублікаваць.

ĉeĥaj

~a: veřejný.

francaj

~aĵo 2.: ; ~ulino: prostituée, fille publique, fille de joie.

germanaj

~o 1.: Öffentlichkeit; ~o 2.: Publikum; ~a: öffentlich. ~a opinio: öffentliche Meinung; ~a letero: offener Brief.

hungaraj

~o 1.: köz, közönség, nyilvánosság; ~o 2.: közönség, publikum; ~a 1.: köz-, közönség-; ~a 2.: nyilvános, publikus; ~a 3.: nyílt; ~a: nyílt, nyilvános; ~igi: közzétesz, nyilvánosságra hoz, közread, publikál, kiad. enirejo por la ~o: közönségbejáró; ~a opinio: közvélemény; ~a sekreto: nyílt titok; ~a letero: nyílt levél; ~a tago: nyílt nap; ~aj aferoj: közügyek.

nederlandaj

~o: publiek; ~a: publiek; ~igi: publiceren. ~a opinio: publieke opinie; ~a sekreto: publiek geheim; ~a tago: opendeurdag.

polaj

~a sekreto: publiczna tajemnica.

portugalaj

~o: público.

rusaj

~o: публика; ~a 3.: публичный, открытый, гласный; ~a: общественный, публичный; ~igi: опубликовать. ~a opinio: общественное мнение; ~a sekreto: секрет полишинеля; ~a letero: открытое письмо; ~a tago: день открытых дверей.

tokiponaj

~a: kulupu.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco
4. L. L. Zamenhof, trad. V. Gernet: Letero al N. A. Borovko, 1895
5. L. L. Zamenhof: La unua libro de la lingvo Esperanto, Antaŭparolo
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo (4)
7. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 2a, sceno 1a
9. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, 2a parto, ĉapitro 3a
10. Zamenhof: Antaŭparolo al la Fundamento de Esperanto
11. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Respondo 58a, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 223
12. N. V. Gogol, trad. Zamenhof: La revizoro, Akto 3a, sceno 6a

[^Revo] [publik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.22 2011/04/12 20:10:13 ]