tradukoj: fr nl pl

speleologi/o [1]

speleologioTEZ

GEOLSCI Kavernesplorado, studo de la subtera fizika kaj viva medio: Ján Vajs ... inter la jaroj 1989 – 1994 organizis 5 ekspediciojn en Eŭropo kaj Mongolio dum kiuj estis kunigitaj speleologio, Esperanto kaj turismo [2].

speleologiistoTEZ

GEOLSCI Fakulo pri speleologio: ekde kelkaj jaroj la speleologiistoj de Narni, ĉarma urbeto de Umbrio (centra Italio) eldonas belan retejon, kiu antaŭ nelonge iĝis internacie konata [3].

tradukoj

francaj

~o: spéléologie; ~isto: spéléologiste.

nederlandaj

~o: holenkunde, speleologie; ~isto: speleoloog, holenkundige.

polaj

~o: speleologia; ~isto: speleolog, grotołaz.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. -: Membroj de lek, [vidita en 2009]
3. G. Aquilina: Grava speleologia retejo..., 2007-03

[^Revo] [speleologi.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2011/08/18 05:10:18 ]