tradukoj: be de en fr hu nl ru

9stabil/a

9stabila

Ema firme restadi en sama loko, pozicio, stato: al la nova Germanio ni dankas 50jaran stabilan pacon – la plej longan senmilitan periodon en tiu ĉi parto de Eŭropo[1].

stabileco

Situacio sen rompo de ekvilibro, sen risko de renversiĝo: estas konstatite, ke DNA estas kemie multe pli stabila ol RNA, kaj stabileco estas tre grava por konservi la recepton de vivantaj organismoj dum milionoj da jaroj[2].

stabiligi

(tr)
Firmigi, provizi per apogoj aŭ helpoj kontraŭ renversiĝoj: evidentiĝis, ke la internaciaj organizaĵoj kreitaj por stabiligi la mondan ekonomion fakte estas senpovaj kontraŭ spekulado[3]. VD:ekvilibrigi

malstabila

Facile renversiĝa, fluktua, eble difektiĝa pro propraj aŭ eksteraj premoj: merkata ekonomio laŭ Keynes esence estas malstabila[4].

malstabileco

Situacio en kiu diversaj malegalaj fortoj kaŭzas falojn, neregatajn ŝanĝojn: li kolektis multajn informojn en Ruando, ĝuste en la periodo de granda politika malstabileco post la invado de la ribeluloj (1990)[5].

malstabiligi

(tr)
Ĝeni la egalpezon, kaŭzante ekfalon: ekmiliti kontraŭ Kabila por malstabiligi kaj faligi la reĝimon[6]. VD:malekvilibrigi

tradukoj

anglaj

~a: stable.

belorusaj

~a: стабільны, устойлівы; ~eco: стабільнасьць; ~igi: стабілізаваць.

francaj

~a: stable; ~eco: stabilité; ~igi: affermir, asseoir (stabiliser), équilibrer, stabiliser; mal~a: déséquilibré, instable; mal~eco: instabilité; mal~igi: déséquilibrer, déstabiliser.

germanaj

~a: fest, stabil; ~eco: Stabilität; ~igi: stabilisieren; mal~a: wackelig, unstabil, instabil; mal~eco: Instabilität; mal~igi: zum Kippen bringen, destabilisieren, instabil machen.

hungaraj

~a: szilárd, stabil; ~eco: szilárdság, stabilitás; ~igi: megszilárdít, stabilizál; mal~a: ingatag, instabil, labilis; mal~eco: ingatagság, instabilitás, labilitás; mal~igi: megingat, instabilizál, labilissá tesz.

nederlandaj

~a: stevig, stabiel.

rusaj

~a: стабильный, устойчивый; ~eco: стабильность, устойчивость; ~igi: стабилизировать; mal~a: нестабильный, неустойчивый; mal~eco: нестабильность, неустойчивость; mal~igi: дестабилизировать.

fontoj

1. Stefan Maul: Germanio-Auschwitz/Malbonaj konsciencoj, Monato, jaro 1995a, numero 3a, p. 5a
2. Steĉjo Norvell: Riboj, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 16a
3. Roland Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a
4. Bo Sandelin: Makroekonomiko en la 20a jarcento, Monato, jaro 2001a, numero 9a, p. 14a
5. Wim M. A. De Smet: Kiu murdis Dian Fossey?, Monato, jaro 1995a, numero 12a, p. 23a
6. Zandandu Ntomono Zola: Soldatoj - sed neniaj solvoj, Monato, jaro 2000a, numero 2a, p. 6a

[^Revo] [stabil.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.15 2009/03/01 17:33:51 ]