tradukoj: be de en es fr hu nl pl pt ru

2ekvilibr/o [1]

ekvilibro

1.
Egalpezo; stato de korpo, kiu, altirata de egalaj sed kontraŭaj fortoj, restas senmova: ekvilibro de pesilo; ekvilibro de flosanta korpo; firma, nefirma ekvilibro; esti en ekvilibro; rompi, perdi ekvilibron.
2.
Stato de fortoj, kiuj sin reciproke nuligas: elektro en ekvilibro sur la supraĵo de korpo.
3.
(figure) Bonorda egaleco de potenco aŭ de valoro inter kontraŭaj aferoj: ekvilibro de spirito, de humoroZ; estigi ekvilibron inter enspezoj kaj elspezoj en budĝeto; politika, eŭropa ekvilibro; La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio [2].

ekvilibri

(ntr)
1.
Esti en ekvilibro.
2.
Teni ekvilibron: mi tiris la hundon kaj samtempe mi devis ekvilibri pro la potoj en la dekstra mano [3].

ekvilibrigi

(tr)
Meti en staton de ekvilibro: Fine la glaciejo submetiĝas, kaj la akvo torente eniras la fendojn por ekvilibrigi la nivelon [4]; nur per drastaj ŝparoj en la konsumo oni povos ekvilibrigi postuladon kaj proponadon [5]. VD:stabiligi

ekvilibristo

TEA Cirka artisto, speciale lerta por konservi la ekvilibron en gimnastikaj ludoj. VD:ĵonglisto, ŝnurdancisto

malekvilibrigi

(tr)
Detrui pezegalon en io: la atakoj en Usono de la 11a de septembro malekvilibrigis la tutan mondan ekonomian sistemon [6]. VD:malstabiligi

tradukoj

anglaj

~o: equilibrium, balance; ~i: be in equilibrium, be in balance; ~igi : balance, stabilize; ~isto: equilibrist; mal~igi: unbalance, destabilize.

belorusaj

~o: раўнавага, балянс; ~i 1.: быць у раўнавазе, быць ураўнаважаным; ~i 2.: трымаць раўнавагу; ~igi : ураўнаважыць, збалянсаваць; ~isto: эквілібрыст; mal~igi: парушыць раўнавагу, дэстабілізаваць.

francaj

~o: équilibre; ~i: être en équilibre, se tenir en équilibre; ~igi : équilibrer, stabiliser; ~isto: équilibriste; mal~igi: déséquilibrer, déstabiliser.

germanaj

~o: Gleichgewicht; ~i 1.: im Gleichgewicht sein; ~i 2.: das Gleichgewicht halten; ~igi : ins Gleichgewicht bringen, ausbalancieren, austarieren; ~isto: Äquilibrist, Gleichgewichtsakrobat, Seiltänzer.

hispanaj

~o: equilibrio; ~i: estar en equilibrio; ~igi : equilibrar; ~isto: equilibrista.

hungaraj

~o: egyensúly; ~i 1.: egyensúlyban van; ~i 2.: egyensúlyoz; ~igi : kiegyensúlyoz, egyensúlyba hoz; ~isto: egyensúlyozóművész.

nederlandaj

~o: evenwicht; ~i 1.: in evenwicht zijn; ~i 2.: in evenwicht blijven; ~igi : in evenwicht brengen, uitbalanceren; ~isto: koorddanser, equilibrist; mal~igi: uit evenwicht brengen, destabiliseren.

polaj

~o 1.: równowaga, balans; ~o 2.: równowaga; ~o 3.: równowaga; ~i 1.: być w równowadze; ~i 2.: balansować, utrzymywać w równowadze, utrzymywać równowagę; ~igi : zrównoważyć, stabilizować; ~isto: ekwilibrysta; mal~igi: wybijać z równowagi, destabilizować.

portugalaj

~o: equilíbrio.

rusaj

~o: равновесие, баланс; ~i 1.: быть в равновесии; ~i 2.: держать равновесие; ~igi : уравновесить, сбалансировать; ~isto: эквилибрист.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. Van De Velde: Bierlando Belgio, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 18a
3. J. Baghy: Sur Sanga Tero, 1933
4. G. Pons: Admirinda rezervejo, Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 13a
5. R. Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 8a
6. R. Rotsaert: Attac - Atakata de sia idolo, Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 12a

administraj notoj

pri ~igi :
      Vd diskuton en la dissendolisto. Necesas pliaj ekz. Meti
      ref al kontrauxpezi (kreota). [MB]
    

[^Revo] [ekvili.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/11/15 17:30:26 ]