tradukoj: be de en fr hu nl pl ru
Amaso da grenpajlo aŭ da kunrastita fojno aŭ da
grengarboj ktp:
fojnostako;
grenstako;
pajlostako.

Inversvica memoro,
datumstrukturo
ebliganta aldoni aŭ depreni anojn, kondiĉe ke la
ordo de deprenoj estas inversa al tiu de la aldonoj (t.e. el
ĉiuj elementoj ĉiam atingeblas nur la plej
ĵuse aldonita el la ankoraŭ ne deprenitaj):
surstakigi datumon
(laŭ la metaforo, la aldonata datumo trafas
„sur la pinton“ de la stako);
elstakigi datumon
(legi el stako).