tradukoj: ca en fr

stencil/o [1]

stenciloTEZ

TIP Truŝablono en kiu figuroj aŭ signoj estas entranĉitaj, tiel ke oni povas trafarbi iliajn formojn sur surfacon: ni povus donaci malnovan multobligilon kun stenciloj ..., sur kiu antaŭ 18 jaroj estis kopiita Informilo [2]

stencili

(tr)
Desegni aŭ presi per stencilo: ni serĉis la rimedojn por eldoni stencilitan bultenon [3].

tradukoj

anglaj

~o: stencil; ~i: stencil.

francaj

~o: pochoir, stencil; ~i: pocher (faire au pochoir).

katalunaj

~o: estergit; ~i: estergir.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. El redakcia tablo, Informilo 2005, numero 1a
3. J. P. Colnot: La Informilo, 1969, numero 62a

[^Revo] [stencil.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2011/12/12 09:10:13 ]