tradukoj: ca de fr

stik/i [1]

stikiTEZ

(tr)
HOR Kloni vegetaĵon, radikigante elŝiritan parton de ĝi: por savi aliajn [rozarbustojn] mi provas stiki - planti tranĉetojn en la grundon en majo aŭ frua vintro [2]. VD:markoti

stikaĵo

HOR Plantido ricevita per stikado: la vivo de planto komenciĝas per semo en la grundo ― se oni preteratentas la vegetativan reproduktiĝon, ekzemple per stikaĵo [3].

tradukoj

francaj

~i: bouturer; ~aĵo: bouture.

germanaj

~i: Steckling pflanzen; ~aĵo: Steckling.

katalunaj

~i: plantar esqueixos; ~aĵo: esqueix.

fontoj

1. Gaston Waringhien: Plena Vortaro de Esperanto, Suplemento
2. M. Furness: Mia Nova Ŝatokupo: Savado de Malnovaj Rozoj, Inter ni, 2008-02 (262)
3. W. F. Rolt: El la Polvo de la Tero, 1967

[^Revo] [stik.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2012/01/01 23:10:18 ]