tradukoj: be de fr hu nl ru

4stipendi/o Z

stipendio

EKON
Regule pagata subvencio, donata al lernanto por vivteno dum studado: nur 23% de la studentoj tie ricevas stipendion de la registaro [1]; kvar jarojn ili vivis nur per lia stipendio [2].

stipendii

(tr)
EKON
Subteni per stipendio: tradicie mecenatoj stipendiis kelkajn plej talentajn studentojn per stipendio portanta ilian nomon.

stipendiato

Ricevanto de stipendio: li estis stipendiato de Demidov; en junio prof.. Helmar Frank kaj mi, helpataj de vicministro Stamm (iama stipendiiato de Frank) sukcesis skribi kaj tuj oficialigi dokumenton nuligantan la malpermeson de E-kursoj [3].

stipendiulo

=stipendiato.

Rim.: La formo „stipendiato“ estas pli preciza, ĉar el la logika vidpunkto kaj la mecenato (stipendianto), kaj la studento (stipendiato) egale rajtas nomiĝi „stipendiulo“. Ankaŭ internacie la formo „stipendiato“ estas pli bone apogita, kvankam la PIVoj preferas paŭsaĵon de la franca boursier. [Sergio Pokrovskij]

tradukoj

belorusaj

~o: стыпэндыя; ~i: выплачваць стыпэндыю; ~ato: стыпэндыят.

francaj

~o: bourse (d'étude).

germanaj

~o: Stipendium; ~i: ein Stipendium geben; ~ato: Stipendiat; ~ulo: Stipendiat.

hungaraj

~o: ösztöndíj; ~ato: ösztöndíjas; ~ulo: ösztöndíjas.

nederlandaj

~o: studiebeurs.

rusaj

~o: стипендия; ~i: выплачивать стипендию; ~ato: стипендиат.

fontoj

1. Donald Rogers: Ekonomia miraklo aŭ malsano?, Monato, jaro 1997a, numero 2a, p. 14a
2. V. Varankin: Metropoliteno
3. Informilo por interlingvistoj, ISSN 1385-2191 n-ro 24 (1:1998)

[^Revo] [stipen.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.16 2004/10/29 16:32:55 ]