tradukoj: be ca de en fa fr hu la nl ru sv

*strut/o

*strutoTEZ

ZOO
Genro el familio strutedoj (Struthio), kun nur unu vivanta specio. La plej granda el la nunaj birdoj, havanta longan kolon kaj longajn krurojn, ne kapabla flugi, sed eksterordinare rapidkura: enŝovi strute la kapon en la sablon; fermi strute la okulojn antaŭ la faktoj (ignori, blinda); (figure) struta politiko. (rifuzanta vidi la realajn malfacilaĵojn)

strutoformajTEZ

ZOO
Ordo el la klaso birdoj (Struthioniformes), de plej ofte grandaj birdoj, ne kapablaj flugi.

tradukoj

anglaj

~o: ostritch; ~oformaj: ratites.

belorusaj

~o: страус.

francaj

~o: autruche.

germanaj

~o: Strauß; ~oformaj: Straußenvögel. ~a politiko: Vogel-Strauß-Politik.

hungaraj

~o: strucc; ~oformaj: struccalakúak. ~a politiko: struccpolitika.

katalunaj

~o: estruç; ~oformaj: estrucioniformes .

latina/sciencaj

~o : Struthio; ~oformaj : Struthioniformes.

nederlandaj

~o: struisvogel; ~oformaj: struisvogels. ~a politiko: struisvogelpolitiek.

persaj

~o: شترمرغ; ~oformaj: شترمرغیان.

rusaj

~o: страус; ~oformaj: страусы (отряд).

svedaj

~o: struts.

[^Revo] [strut.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/11 12:10:11 ]