tradukoj: be bg ca en es fr hu nl pl pt ru sv

televid/i

televidi

[1]
Rigardi filmojn, movbildojn kaj akompanajn sonojn transsendatajn je grandaj distancoj per elektromagnetaj ondoj aŭ aliaj rimedoj.

televidoTEZ

1.TEZ
TEKTEL La ĝenerala aranĝo kaj maŝinaro, per kiu oni telesendas kaj ricevas movbildojn kaj sonon: la baza ideo en ĉifrado de analoga televido estas, ke oni sendas la bildon en malĝusta ordo [2]
2.
Televidado: kaj eĉ se mi devas pasigi multajn vesperojn aŭskultante liajn priskribojn de la vivo en aliaj epokoj, tio estas malpli enuiga ol televido [3]
3.TEZ
=televidaĵo la najbaroj delonge estis revenintaj de la laborejoj kaj nun eble ili vespermanĝis aŭ spektis televidon [4]
4.TEZ
=televidilo la infano tuj ŝaltis la televidon kaj eksidis antaŭ ĝi [5]

televidaĵoTEZ

Aparta filmo aŭ elsendaĵo televida: mi ne estis certa pri la ĵargono; mi estis lerninta ĝin el malnovaj televidaĵoj [6].

televidiloTEZ

Aparato per kiu oni televidas: eĉ la tujtradukado de la Francaj novaĵoj el la hotela televidilo ne plu savis lin de la stigmato [7] en tiuj cirkonstancoj kompreneble ne estas bezono je kolortelevidilo, lavmaŝino, fridujo [8]

kabla televidoTEZ

[9]
TEL Televida sistemo, en kiu la programoj estas dissendataj al la klientoj pere de kabloj.

tradukoj

anglaj

~i: watch television; ~o: television, T.V.; ~ilo: television set, T.V. set; kabla ~o: cable television.

belorusaj

~i: глядзець па тэлевізіі ; ~o: тэлевізія; ~ilo: тэлевізар.

bulgaraj

~i: гледам телевизия ; ~o: телевизия; ~ilo: телевизор.

francaj

~i: regarder la télévision; ~o: télé, télévision; ~aĵo: émission de télévision; ~ilo: téléviseur, télévision (téléviseur); kabla ~o: télévision par câble, câble.

hispanaj

~i: ver la televisión; ~o: televisión; ~ilo: televisor; kabla ~o: televisión por cable.

hungaraj

~i: tévézik, televíziózik; ~o: televízió, tévé; ~ilo: tévé, tévékészülék; kabla ~o: kábeltévé.

katalunaj

~i: mirar la televisió; ~o: televisió; ~aĵo: programa, espai televisiu; ~ilo: televisor; kabla ~o: televisió per cable.

nederlandaj

~i: televisie kijken; ~o: televisie; ~ilo: televisietoestel.

polaj

~i: oglądać telewizję, siedzieć przed telewizorem (pot.) , ; ~o 1.: telewizja, TV; ~o 2.: oglądanie telewizji, siedzenie przed telewizorem (pot.) ; ~o 3.: telewizja; ~o 4.: telewizja; ~aĵo: audycja telewizyjna, program telewizyjny, program TV; ~ilo: odbiornik telewizyjny, odbiornik TV, telewizor; kabla ~o: telewizja kablowa, TVK.

portugalaj

~i: ver televisão, assistir à televisão.

rusaj

~i: смотреть по телевидению ; ~o: телевидение; ~ilo: телевизор; kabla ~o: кабельное телевидение.

svedaj

~i: se på television; ~o: television, TV, teve; ~ilo: TV-mottagare, TV, teve; kabla ~o: kabel-TV.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro
2. Franck ARNAUD: Preterleĝa televidado en Eŭropo, Monato, n-ro 03/1999
3. William AULD: Tempo fuĝas , Monato, n-ro 01/1987
4. Julian MODEST: En la ombro de la silento , Monato, n-ro 03/1997
5. Julian MODEST: En la ombro de la silento , Monato, n-ro 03/1997
6. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉapitro 2a
7. PEJNO Simono: La lernemulo, Monato, n-ro 06/1999
8. MU Binghua: Elektraj aparatoj mankas en la kamparo, Monato, n-ro 12/2000
9. La Nova Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [televid.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/07 18:10:10 ]