tradukoj:
be de en hu nl pl ru tp
8teren/o
tereno
- 1.
-
Difinita terspaco; tera supraĵo rigardata laŭ sia amplekso:
la foira, la ekspozicia tereno;
sur la tereno de la antaŭa stacio elkreskis nova urboparto;
la tereno antaŭ la tombo estas dekliva.
areo.
- 2.
- (figure)
Agokampo:
Eŭropo devas serĉi en malproksimaj landoj
terenon por sia komerco;
Palestino ŝajnas esti plej favora tereno al Esperanto;
la diskuto ne restis longe sur tiu tereno;
la terenoj de tiuj industribranĉoj estas malvaste limigitaj;
Esperanto konkeris terenon paŝo post paŝo;
ni devos klopodi por regajni la perditan terenon
areno.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
campus, terrain.
belorusaj
~o 1.:
дзялянка, пляц, участак;
~o 2.:
поле
дзейнасьці.
germanaj
~o 1.:
Gelände, Terrain;
~o 2.:
Gebiet, Tätigkeitsfeld.
hungaraj
~o:
terület.
nederlandaj
~o:
terrein.
polaj
~o:
teren.
rusaj
~o 1.:
участок
земли;
~o 2.:
поле
деятельности, область
деятельности, поприще.
tokiponaj
~o 1.:
ma.
[^Revo]
[teren.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.15 2007/01/07 17:31:24 ]