tradukoj: be de en es fr hu nl pl ru sk

9are/o Z

9areo

1.
Parto de la tera surfaco, kun difinitaj limoj aŭ difinita uzo: la inundo kovris milhektaran areon; alteriĝa areo; tie estas parka areo, kie oni povas promeni [1]; kulturata areo [2]. VD:tereno, areno, regiono.
2.
MAT
a)
[3] Mezuro de surfaco: la areo de rektangulo egalas al la produto de du el ĝiaj sinsekvaj lateroj; la areo de cirklo estas proporcia al la kvadrato de ĝia radiuso.
b)
[4]VD:aresinuso, arekosinuso, aretangento, arekotangento.
Rim.: Ne temas pri vera senco, sed pri uzo de la radiko „are“ por formi malfacile analizeblajn kunmetaĵojn pro imito al internacia uzo. Supozeble estus preferinde konsideri la rezultajn kunmetaĵojn kiel apartajn radikojn. La problemo similas al tiu de arko 2.b.
3.
FIZ Fizika grando, esprimanta la mezuron de surfaco: la dimensioj de areo estas M0L2T0; la areo de la ĉambro estas 20 kvadrataj metroj [5]. VD:kvadrata metro.

areaĵo

MAT(arkaismo) [6]
Surfaco, precipe se ĝi havas finitan areon.

samarea

MAT[7]
(p.p. surfacoj) Havantaj saman areon.

tradukoj

anglaj

~o a: area; ~o: area; ~aĵo: area; sam~a: of the same area, same-area.

belorusaj

~o: плошча, прастора, паверхня, зона.

francaj

~o: aire, superficie, surface; sam~a: de même aire.

germanaj

~o 1.: Fläche; ~o a: Flächeninhalt; ~o: Fläche; ~aĵo: Fläche, Gebiet, Areal; sam~a: flächeninhaltsgleich.

hispanaj

~o: área, superficie.

hungaraj

~o: terület, felület ; sam~a: azonos területű.

nederlandaj

~o 1.: oppervlak; ~o a: oppervlakte; ~o: oppervlakte; ~aĵo: oppervlakte, gebied; sam~a: met dezelfde oppervlakte.

polaj

~o 1.: powierzchnia, areał, obszar; ~o a: pole powierzchni; ~o 3.: pole powierzchni.

rusaj

~o a: площадь ; ~o: площадь, пространство , поверхность , зона, участок; sam~a: одинаковой площади.

slovakaj

~o: plocha.

fontoj

1. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
2. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 29
4. La Nova Plena Ilustrita Vortaro, „aresinuso“
5. Akademio de Esperanto: Naŭa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 25

[^Revo] [are.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2008/11/16 17:31:05 ]