tradukoj: be bg de en es fr hu nl pl ru sk

*tond/i

*tondi

(tr)
Fortranĉi el io per tondilo: tondi la harojn, la barbon al iu; tondi ŝafon, arbon; mallonge ĝisnude tondita hundoZ. VD:razi, falĉi, tonsuro.

*tondilo

Instrumento, konsistanta el du interkruciĝantaj almoveblaj klingoj, kies interna rando estas tranĉa.

gazontondilo

Maŝino por tondi gazonon.

ĉirkaŭtondi

(tr)
Tondi ĉiuflanke: ne ĉirkaŭtondu la flankojn de via kapo kaj ne fordifektu la flankojn de via barbo [1]; hundeto, ĉirkaŭtondita tiel mallonge, ke oni povis vidi ĝian rozokoloran haŭton [2].

detondi

(tr)
Forigi tondante, preni tondante: detondu viajn harojn kaj forĵetu ilin [3]; la maljunulo detondis [la foton] de la kovrilo kaj enkadrigis ĝin [4].

tradukoj

anglaj

~i: shear.

belorusaj

~i: стрыгчы; ~ilo: нажніцы.

bulgaraj

gazon~ilo : градинска косачка.

francaj

~i: couper, découper, tondre; ~ilo: ciseaux; ĉirkaŭ~i: tondre; de~i: ôter, enlever, découper, tailler.

germanaj

~i: scheren; ~ilo: Schere; gazon~ilo : Rasenmäher.

hispanaj

~i: cortar con tijera; ~ilo: tijera.

hungaraj

~i: nyír, vág, nyes; ~ilo: olló; ĉirkaŭ~i: körbevág , körbenyír; de~i: lenyír, levág .

nederlandaj

~i: knippen, scheren, snoeien; ~ilo: schaar.

polaj

~i: strzyc (włosy), ciąć (nożycami), krajać (nożycami); ~ilo: nożyce, nożyczki; gazon~ilo : kosiarka do trawy; ĉirkaŭ~i: ostrzyc, obcinać dookoła; de~i: wycinać (nożycami), odcinać (nożycami), odkrajać (nożycami), odkrawać (nożycami).

rusaj

~i: стричь; ~ilo: ножницы.

slovakaj

~i: strihať; ~ilo: nožnice.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 19:27
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 7:29
4. Wang Jianbing: El Popola Ĉinio, Mia maljuna amiko Liu Bingjun

[^Revo] [tond.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.20 2010/06/15 16:30:59 ]