tradukoj: be de en fr hu nl pt ru sk

*17tragedi/o [1]

*tragedio

1.
TEA Teatraĵo, kun malĝoja fino, prezentanta altrangajn homojn, kies malfeliĉoj vekas kompaton en spektantoj: la tragedioj de Sofoklo; post la verkado de „La tragedio de kokino“ la aŭtoro reiris al Rusio, kiu ŝanĝiĝis al Sovetio dum lia restado en fremdaj landoj[2].
2.
(figure) Terure malfeliĉa okazaĵo: jen la vera kaŭzo de hodiaŭa milito sanguma kaj de ekstrema tragedio de la albanoj de Kosovo[3]. la terura tragedio de la mondmilito.

tragedia

1.
Rilata al tragedio: tragedia aŭtoro.
2.
Terure malfeliĉa: tragedia morto; vere tragediaj estis la lastaj momentoj de Z. SIN:tragika

tradukoj

anglaj

~o: tragedy; ~a: tragic.

belorusaj

~o: трагедыя; ~a 1.: трагедыйны; ~a 2.: трагічны.

francaj

~o: tragédie; ~a: tragique.

germanaj

~o: Tragödie; ~a 2.: tragisch, unheilvoll, unselig, erschütternd.

hungaraj

~o: tragédia; ~a 1.: tragédia-; ~a 2.: tragikus.

nederlandaj

~o: tragedie; ~a: tragisch.

portugalaj

~o: tragédia; ~a: trágico.

rusaj

~o: трагедия; ~a 1.: трагедийный; ~a 2.: трагический.

slovakaj

~o: tragédia.

fontoj

1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Grammaire, 15.
2. Spomenka Ŝtimec: El la japana tra la ĉina (V. Eroŝenko, Cikatro de amo), Monato, jaro 1997a, numero 3a, p. 21a
3. Bardhyl Mezini: La vera kaŭzo de la milito, Monato, jaro 1999a, numero 5a, p. 12a

[^Revo] [traged.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.21 2010/03/14 17:30:25 ]