tradukoj:
be de en fr he hu nl pl pt ru sv
*teatr/o [1]
*teatro
- 1.
-
Belarto
pri verkado kaj aranĝado de rakontoj prezentotaj
de aktoroj aŭ pupoj al spektantoj:
de miaj infanaj jaroj mi amas la teatron
[2]
- 2.
- teatrejo
la koncernan petskribon alportis en la teatron lia edzino
[3];
- 3.
- (figure)
Spektantaro:
la mallaŭdo de kompetenta homo devas esti por vi pli
grava ol la aplaŭdoj de tuta teatro da aliaj personoj
Z.
- 4.
- (malofte)
Aktora profesio.
teatraĵo
-
Teatra verko kun ties roloj, dialogoj kaj agadoj:
kroataj teatraĵoj kaj aktoroj multe kontribuis al la
esperanta teatro
[4].
teatrejo
-
Loko, ordinare
konstruaĵo,
en kiu oni prezentas teatraĵojn:
la blindige brilaj lumtuboj de la strat'angula teatrejo
[5];
teatro 2
filmteatro
(arkaismo)
- kinejo
kinoteatro
- kinejo
pupteatro
-
Teatro
en kiu rolas pupoj:
la ĉina pupteatro havas historion de pli ol 2000 jaroj
[6].
varietea teatro
-
Teatro
en kiu oni prezentas
varieteon.
kabareto
tradukoj
anglaj
~o:
theatre;
kino~o:
movie theater, cinema, movie house.
belorusaj
~o:
тэатар;
~aĵo:
п'еса;
~ejo:
тэатар
(будынак);
film~o:
кінатэатар;
kino~o:
кіно, кінатэатар;
pup~o:
лялечны тэатар;
varietea ~o:
тэатр
вар'ятэ.
francaj
~o 1.:
art dramatique;
~o:
théâtre;
~aĵo:
pièce de théâtre;
~ejo:
théâtre (bâtiment);
film~o:
cinématographe;
kino~o:
cinématographe;
pup~o:
théâtre de marionnettes;
varietea ~o:
théâtre de variétés.
germanaj
~o:
Theater;
kino~o:
Kino, Filmtheater;
pup~o:
Puppentheater;
varietea ~o:
Varieté, Varietétheater.
hebreaj
kino~o:
בית קולנוע.
hungaraj
~o:
színház;
~aĵo:
színmű, színdarab;
~ejo:
színház
(épület);
film~o:
filmszínház;
pup~o:
bábszínház;
varietea ~o:
varietészínház, orfeum, zenés kabaré.
nederlandaj
~o:
theater, toneel;
~aĵo:
toneelstuk;
~ejo:
schouwburg;
film~o:
bioscoop;
kino~o:
bioscoop;
pup~o:
poppentheater;
varietea ~o:
varieté-theater.
polaj
~o 1.:
teatr;
~o 2.:
teatr;
~aĵo:
sztuka teatralna, przedstawienie teatralne, spektakl teatralny;
~ejo:
teatr;
film~o:
kino;
kino~o:
kino;
pup~o:
teatr lalek, teatrzyk kukiełkowy.
portugalaj
~o:
teatro;
varietea ~o:
teatro de variedades.
rusaj
~o:
театр;
~aĵo:
пьеса;
~ejo:
театр
(здание);
film~o:
кинотеатр;
kino~o:
кино, кинотеатр;
pup~o:
кукольный театр;
varietea ~o:
театр варьете.
svedaj
~o:
teater;
pup~o:
dockteater.
fontoj
1.
E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto2.
Miguel de Cervantes Saavedra, trad. Fernando de Diego: La inĝenia hidalgo Don Quijote de la Mancha, parto 2a, ĉapitro 11a, p.
453a3.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, epilogo, p. 338a4.
Boris Kolker: Teatra antologio (Hecimovic
Branko, Antologio de kroataj unuaktaj dramoj), Monato, jaro 1998a, numero 3a, p. 18a5.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 21a, p. 204a6.
Li Qiang, Zhang Meizhi, trad. Fan Yizhu, Xu Senrong: Enciklopedieto de Ĉinio, ĉapitro
„Pupteatro“, p. 232a
[^Revo]
[teatr.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.25 2012/05/08 10:10:08 ]