tradukoj: be bg br ca de en fr hu nl pl pt ru

*tub/o [1]

*tuboTEZ

TEK Longa kava cilindroforma diversmateria ilo servanta por plej diversaj uzoj: plumba, kaŭĉuka, vitra tubo; tubo de pipo, de trumpeto, de pafilo, de kanono; akvotubo; gastubo; tubeto, en kiun oni metas cigaron kiam oni ĝin fumas, estas cigaringoZ.

tubisto PIV2

Persono kies laboro estas instali kaj ripari la tubojn akvoduktajn, defluajn, bankuvajn, necesseĝajn ktp.

glittuboTEZ

SPO Dekliva glitvojo, tobogano en formo de tubo (foje ne tute fermita) en kiu fluas akvo dank' al kiu homoj povas degliti en ĝi sidante aŭ kuŝante: oni ... fondis akvoparkon kun plej longa en Pollando glittubo [2].

*kamentubo

ARKI Masonita aŭ metala tubo, per kiu la fumo el kameno aŭ ĉambra forno eliras eksteren: kie fumas la kamentubo, tie oni kuiras manĝaĵon, la kamentubo tie efektive fumis, sed ĝi englutis ĉiujn tagmanĝojn pro la ruĝa oro [3].

kamentubisto

Persono kies laboro estas skrappurigi la kamentubojn: la kamentubisto fikse ŝin ekrigardis kaj diris: „Mia vojo iras tra la kamentubo!“ [4].

provtubo

BIOKEM Tubforma vazeto, ordinare el vitro, en kiu oni provas reakciojn ĉe fluaĵoj aŭ gasoj: provtubetoj kaj analizoj ne lasas sin influi de komedio [5].

tradukoj

anglaj

~o: tube; ~isto : plumber; kamen~o: chimney.

belorusaj

~o: труба, трубка, шланг, цюбік; kamen~o: комін.

bretonaj

kamen~o: siminal.

bulgaraj

~o: тръба, маркуч.

francaj

~o: tube, tuyau; ~isto : plombier; glit~o: glissoire d'eau, toboggan à eau; kamen~o: conduit de cheminée, cheminée; kamen~isto: ramoneur; prov~o: éprouvette, tube à essai.

germanaj

~o: Rohr, Schlauch; kamen~o: Schornstein; kamen~isto: Schornsteinfeger.

hungaraj

~o: cső; ~isto : csőszerelő, vízszerelő; kamen~o: kémény; kamen~isto: kéményseprő; prov~o: kémcső, lombik. akvo~o: vízcső; gas~o: gázcső.

katalunaj

~o: tub, canonada, canó; ~isto : llauner; glit~o: tobogan aquàtic; kamen~o: xemeneia; kamen~isto: escura-xemeneies; prov~o: tub d'assaig, proveta.

nederlandaj

~o: buis; ~isto : loodgieter; kamen~o: schoorsteen; kamen~isto: schoorsteenveger; prov~o: proefbuis. akvo~o: afvoerpijp; gas~o: gasbuis.

polaj

~o: rura, tuba, przewód; ~isto : hydraulik, kanalarz (pot.); glit~o: rura (pot.), ślizgawka wodna, zjeżdżalnia wodna; kamen~o: komin, przewód kominowy; kamen~isto: kominiarz; prov~o: probówka. akvo~o: rura wodna, wąż wodny, przewód wodny; gas~o: rura gazowa, gazrurka, przewód gazowy.

portugalaj

akvo~o: tubo.

rusaj

~o: труба, трубка, шланг, тюбик; ~isto : водопроводчик , сантехник; kamen~o: дымовая труба, печная труба; kamen~isto: трубочист; prov~o: пробирка.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. Ligęza: Inter artaĵoj naturaj kaj homaj, Pola Esperantisto
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, La vento rakontas pri Valdemaro Doe kaj pri liaj filinoj
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Paŝtistino kaj kamentubisto
5. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 28a

administraj notoj

pri kamen~isto:
    Laŭ PIV2 (sed ne PIV1), „kamentubisto“
    estas fundamenta.
    Mi tamen ne trovis ĉi tiun kunmetaĵon en la Fundamento.
    [Sergio]
  

[^Revo] [tub.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.25 2011/12/02 11:10:12 ]