tradukoj:
be br de el en es fi fr hu it la nl pl pt ru sk sv
urani/o
uranio
(U)
-
Ĥemia elemento kun
atomnumero 92, atompezo 238,0289, simbolo U.
Ĉiuj izotopoj de tiu
elemento estas radioaktivaj. Aktinoido.
Metalo.
Preferata baza materialo por atombomboj kaj atomcentraloj. Laŭ la
atomnumero lasta elemento, kiu troviĝas en la naturo. La elementoj
kun pli alta atomnumero estas artefaritaj elementoj kaj nomiĝas
transuraniaj elementoj aŭ transuranioj.
transurania
-
Rilate al ĥemia elemento kun
atomnumero pli alta ol 92. Ĉiuj tiaj elementoj estas artefaritaj,
t.e. ili ne troviĝas en la naturo.
transuranio
-
Ĥemia elemento kun
atomnumero pli alta ol 92. Ĉiuj tiaj elementoj estas artefaritaj,
t.e. ili ne troviĝas en la naturo.
[^Revo]
[urani.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.24 2010/10/20 16:31:03 ]