tradukoj:
be de el en es fi fr hu it nl pt ru sk sv
1utopi/o [1]
utopio
- 1.

Fikcio prezentanta idealan socion,
frape kontrastan al la siatempa.
- 2.
- (figure)
Neefektivigebla idealo, teorio:
ĉu efektive ni laboras por ia utopioZ?
utopia projekto.
utopiismo
Revado aŭ strebado al malfacile efektivigebla
pli bona socio:
organizado de aranĝoj sufiĉe kontraŭas utopiismon aŭ
donkiĥotadon; ĝi estas elstara ekzemplo por reala aplikado de
Esperanto
[2].
utopiisto, utopiulo
Homo volonte pripensanta utopiojn,
pli-malpli naive imaganta idealan socion;
revulo:
la esperantistojn oni longe taksis utopiistoj.
malutopio, kontraŭutopio

Bildigo de terura, malesperiga mondo,
ĝuste kontraŭa al utopio:
se aŭtoro montras disvolvigitan bildon de nedezirinda
estonteco, tio estas malutopio
[3].
[^Revo]
[utopi.xml]
[redakti...]
[artikolversio:
1.19 2011/03/08 10:10:14 ]