tradukoj: be bg de en es fr hu nl pt ru

*rev/i [1]

*reviTEZ

(x)
Imagi tion, kion oni forte deziras: bona kaporalo revas esti generalo [2]; tian sukceson ni ne esperis, eĉ ne revis; de lia juneco li revis pri la solvado de tiu problemo. VD:kastelo, aero.

reva

Absorbata en dolĉa pensado: reva rigardo [3].

revoTEZ

Imago de feliĉigaj, dezirataj aferoj: plekti revon; fine efektiviĝis mia revo; mia revo eble estas utopiaZ; hodiaŭa revo povas fariĝi morgaŭa realo; ĉio apartenas ankoraŭ al la regno de revojZ; li sidis dronanta en revojB. VD:utopio

reviga

Favoranta dolĉan, revan animstaton: la reviga trankvileco de la paŝtejoj [4]..

revuloTEZ

PSI Homo ema al revado, eventuale ne praktikema aŭ ne atenta al situacioj: Mi volas fari portreton de amiko, ― skribis van Gogh al sia frato, ― pentriston, revulon, kiu laboras same, kiel najtingalo kantas [5].

disreviĝoTEZ

=elreviĝo dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj [6].

elrevigi

(tr)
Sobrige remeti antaŭ la realon kaj senigi je vanaj esperoj.

elreviĝi

(tr)
Seniĝi je agrablaj, eble trompaj imagoj.

elreviĝoTEZ

Dolora konstato, ke revo ne realiĝas, ne okazos.

forrevi

(tr)
Revante forgesi zorgon: la almozulo ... refreŝigas sin per sukplena akvomelono kaj forrevas sian vivon [7].

senreviĝoTEZ

=elreviĝo

tradukoj

anglaj

~i: dream, daydream, muse, be in a reverie; ~a: dreamy, lost in thought, in a reverie; ~o: dream, daydream, reverie; dis~iĝo: disillusionment, disappointment, disenchantment; el~igi: disillusion, disappoint, disenchant; el~iĝi: become disillusioned, become disappointed, become disenchanted; el~iĝo: disillusionment, disappointment, disenchantment; for~i: dream away; sen~iĝo: disillusionment, disappointment, disenchantment.

belorusaj

~i: марыць; dis~iĝo: расчараваньне; el~iĝo: расчараваньне; sen~iĝo: расчараваньне.

bulgaraj

~o: мечта.

francaj

~i: rêver de (fortement désirer); ~a: rêveur (adj.); ~o: rêverie; ~iga: évocateur (qui fait rêver), suggestif (qui fait rêver); ~ulo: rêveur, tête-en-l'air; dis~iĝo: déception, désillusion; el~igi: détromper, désillusionner; el~iĝi: se détromper, perdre ses illusions; el~iĝo: déception, désillusion; for~i: oublier (en rêvant d'autre chose); sen~iĝo: déception, désillusion.

germanaj

~i: träumen, schwärmen; ~o: Traum.

hispanaj

~i: soñar, imaginar algo; ~o: el sueño de una vida.

hungaraj

~i: ábrándozik, álmodozik; ~a: ábrándos, álmodozó; ~o: ábránd, álom ; ~iga: andalító; dis~iĝo: kiábrándulás; el~igi: kiábrándít; el~iĝi: kiábrándul, csalódik; el~iĝo: kiábrándulás; for~i: elfelejt , megfeledkezik ; sen~iĝo: kiábrándulás.

nederlandaj

~i: dagdromen, mijmeren; dis~iĝo: ontgoocheling, teleurstelling; el~iĝo: ontgoocheling, teleurstelling; sen~iĝo: ontgoocheling, teleurstelling.

portugalaj

~i: sonhar, devanear, fantasiar.

rusaj

~i: мечтать; ~a: мечтательный; ~o: мечта; dis~iĝo: разочарование; el~igi: разочаровать; el~iĝi: разочароваться; el~iĝo: разочарование; sen~iĝo: разочарование.

fontoj

1. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto
2. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
3. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
4. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 1a, renkonto
5. J. Muraŝkovskij, I. Muraŝkovska: Kien fluas roj’ Castalie?, 1984-1987
6. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, nokto, (de Eube el Odeso)
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, historio el la dunoj

[^Revo] [rev.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.23 2012/01/29 18:10:08 ]