tradukoj:
         
          be br cs de en es fr he hu nl pt ru sk sv
      *vag/i
         
      
*vagi
      
      (ntr)
         
         - 
               Sencele iri de loko al loko:
               
                  kiel leonoj, kiuj vagas sen celo, kaj kiujn tiu vagado
                  baldaŭ lacigas kaj enuigasZ;
                  
               
                  vagi en la dezertoZ,
                  
               
                  en nekonita arbaro;
                  
               
                  la vagantoj kun paŝtantaroZ
                  (nomadoj);
                  
               
                  ĉirkaŭ sanktuloj diabloj vagas
                  [1];
                  
               
                  vagadi dum la kursotempoZ;
                  
               
                  kelkaj nuboj vagas sur la ĉielo;
                  
               
                  vagatakistojZ
                  (nomadaj rabistoj);
                  
               
                  li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo;
                  
               
                  mi ne plu elvagigos la piedon de Izrael el la tero, kiun mi
                  donis al iliaj patrojZ;
                  
               
                  korvidoj vagflugas ne havante kion manĝiZ;
                  
               
                  forvagi el la rekta vojo;
                  
               
                  erarvagantaj ŝafojZ;
                  
               
                  la granda celo de lia vaga vivoB;
                  
               
                  (figure) 
                  lia terurita rigardo vagis sur la muroB;
                  
               
                  (figure) 
                  la rigardo plezure vagas sur tiu pejzaĝo;
                  
               
                  (figure) 
                  nur ĉe la buŝo vagis ia malĝojoB;
                  
               
                  (figure) 
                  amaso da malnovaj rememoroj ĉirkaŭvagis lin;
                  
               
                  (figure) 
                  forvagas flanken ĉiam liaj pensoj al la gepatra
                  domoZ.
                  
               
 
      
ĉirkaŭvagi
      (ntr)
         
         - 
               Vagi en la ĉirkaŭaĵo:
               
                  tuj falis sur lin nebulo kaj mallumo, kaj
                  ĉirkaŭvagante, li serĉis mankondukantojn
                  [2];
                  
               
                  sen fajro ili tre kredeble fariĝos viktimoj de la unua
                  sovaĝa besto ĉirkaŭvaganta en la nokto
                  [3];
                  
               
                  unu el la malagrablaj amindumantoj de Adaha (kiu vane
                  ĉirkaŭvagaĉis ŝian tendon
                  en la nokto) ree ofendis ŝin per persistaj atentaĵoj
                  [4].
                  
                          
                  
               
 
      
      
      
         tradukoj
 anglaj
~i:
                wander, ramble, meander, roam, drift. 
 belorusaj
~i:
                бадзяцца, блукаць, блудзіць, вандраваць, цягацца, швэндацца. 
 bretonaj
~i:
                c'hwistolat, kantren, troidellañ. 
 ĉeĥaj
~i:
                toulat se. 
 francaj
~i:
                errer, flaner, roder, vadrouiller. 
ĉirkaŭvagaĉi:
                rôder (autour de). 
 germanaj
~i:
                umherstreifen, umherirren, umherziehen. 
 hebreaj
~i:
                לשוטט \שטט\, לתעות \תעה\. 
 hispanaj
~i:
                vagar, deambular. 
 hungaraj
~i:
                kóborol, bolyong; 
ĉirkaŭ~i:
                körbebolyong, közelben kóborog. 
ĉirkaŭvagaĉi:
                ólálkodik. 
 nederlandaj
~i:
                zwerven, slenteren. 
 portugalaj
~i:
                vagar, errar; 
ĉirkaŭ~i:
                vagar (nas cercanias), errar (nas cercanias). 
 rusaj
~i:
                бродить, блуждать, странствовать. 
 slovakaj
~i:
                túlať sa. 
 svedaj
~i:
                ströva, irra omkring. 
      
 
      
      
      
         
         	  [^Revo] 
         [vag.xml]
         [redakti...]
         [artikolversio:
          1.27 2010/04/16 16:31:44 ]