tradukoj: be bg de el en es fr hu nl pt ru

vandal/o Z

vandalo

1.
HIS Ano de ĝermana popolo, kiu forlasis Silezion en la 3a jarcento, trairis Eŭropon, Hispanion, perbatalis nordokcidentan Afrikon kaj mediteraneajn insulojn, kaj regis tiujn teritoriojn de 429 ĝis la Romia rekonkero en 534.
2.
(figure) Difektanto, detruanto de monumentoj, artaĵoj aŭ atingeblaj posedaĵoj: La homoj, kiuj komence simpatiis kun ili, baldaŭ trovis, ke ne la vandaloj, sed la financistoj pravas[1].

vandalismo

Senkiala detruado de monumentoj, publikaj aŭ publike atingeblaj havaĵoj: tio jam timigas la publikon, ĉar okazas detruado de tombejoj, vandalismo, priŝtelado[2].

tradukoj

anglaj

~o: vandal; ~ismo: vandalism.

belorusaj

~o: вандал.

bulgaraj

~o: вандал; ~ismo: вандализъм.

francaj

~o: vandale; ~ismo: vandalisme.

germanaj

~o: Vandale; ~ismo: Vandalismus.

grekaj

~o: βάνδαλος.

hispanaj

~o: vándalo.

hungaraj

~o: vandál; ~ismo: vandalizmus.

nederlandaj

~o: vandaal.

portugalaj

~o 1.: vândalo (história); ~o 2.: vândalo; ~ismo: vandalismo.

rusaj

~o: вандал.

fontoj

1. Jiři Patera: Post la kunsido de financistoj en Prago, Monato, jaro 2001a, numero 1a, p. 12a
2. Saliko: Je kio ni kredas?, Monato, jaro 2001a, numero 11a, p. 12a

[^Revo] [vandal.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.18 2008/11/23 19:12:46 ]