tradukoj: be ca de en es fa fr hu it nl pl pt ru sv

ĝerman/o [1]

ĝermanoTEZ

1.TEZ
HIS Ano de unu el vasta grupo de antikvaj triboj, apartenintaj al la hindeŭropa lingvofamilio, kiuj en la 1a jarcento a.K. okupis teritorion inter Rejno kaj Vistulo, Danubo kaj la Norda Maro kaj sudan Skandinavion.
2.TEZ
Ano de unu el modernaj etnoj, devenintaj el tiuj triboj, kaj parolantaj en ĝermanaj lingvoj. SUB:germano, anglo, nederlandano

Rim.: Ne konfuzu kun germano.

ĝermanaj lingvojTEZ

LIN Grupo de parencaj hindeŭropaj lingvoj, devenintaj el lingvoj de la antikvaj ĝermanoj: la germana, la nederlanda, la frisa, la angla, la sveda, la dana, Jido kaj aliaj.

tradukoj

anglaj

~o 1.: ancient German; ~aj lingvoj: Germanic languages.

belorusaj

~o: германец; ~aj lingvoj: германскія мовы .

francaj

~o: germain (subst.); ~aj lingvoj: langues germaniques.

germanaj

~o 1.: Germane; ~o 2.: Sprecher einer germanischen Sprache; ~aj lingvoj: germanische Sprachen.

hispanaj

~o: germano; ~aj lingvoj: lenguas germánicas.

hungaraj

~o: germán; ~aj lingvoj: germán nyelvek.

italaj

~o: germano; ~aj lingvoj: lingue germaniche.

katalunaj

~o: germànic (subst.); ~aj lingvoj: llengües germàniques.

nederlandaj

~aj lingvoj: Germaanse talen.

persaj

~o: ژرمن; ~aj lingvoj: زبانهای ژرمنی.

polaj

~o: germańczyk; ~aj lingvoj: języki germańskie.

portugalaj

~o: germano; ~aj lingvoj: línguas germânicas.

rusaj

~o: германец; ~aj lingvoj: германские языки.

svedaj

~o: german; ~aj lingvoj: germanska språk.

fontoj

1. Plena Ilustrita Vortaro

[^Revo] [gxerman.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.17 2011/12/12 11:10:16 ]