tradukoj: de en fr hu nl pl pt sk sv

vegan/o

vegano

Homo kiu ne manĝas produktojn de besta deveno, ekzemple viandon, ovojn, lakton, buteron, ktp: sciencistoj volas studi kvaliton de la lakto de veganinoj, kiuj mamnutras[1]; plie Nori alportis multajn ĉinajn nudelojn kun supo por veganoj[2]; mi fariĝis vegano en Julio pasintjare[3]. VD:vegetarano.

vegana

Konforma al doktrino ne manĝi produktojn de besta deveno: ĉu la vegetara kaj vegana nutraĵoj disponigas al la homo sufiĉe da proteinoj?[4]; ili sen scio asertas stultaĵojn pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo[5]. VD:vegetara.

veganismo

Dieto sen produktoj de besta deveno: aperas pri vegetarismo kaj veganismo multaj publikigaĵoj[6]; veganismo estas ofte konata kiel pura aŭ radikala vegetarismo[7]. VD:vegetarismo.

tradukoj

anglaj

~o: vegan; ~a: vegan; ~ismo: veganism.

francaj

~ismo: végétalisme.

germanaj

~ismo: Veganismus.

hungaraj

~ismo: veganizmus.

nederlandaj

~o: veganist; ~a: veganistisch; ~ismo: veganisme.

polaj

~ismo: weganizm.

portugalaj

~ismo: veganismo.

slovakaj

~ismo: vegánstvo.

svedaj

~o: vegan; ~a: vegansk; ~ismo: veganism.

fontoj

1. Esperantista vegetarano, jaro 1987, numero 4, p. 17
2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
4. Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
7. Rogener Pavinski: Kontakto, jaro 2006, numero 2, p. 7

[^Revo] [vegan.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.3 2009/08/23 16:32:53 ]