tradukoj: de en hu nl pt ru

*verg/o

*vergo

1.
Longa, rekta fleksebla branĉeto: garbejoj plektitaj el vergojB.
2.
Branĉeto, aŭ fasketo da tiuj, per kiu oni frapas por puni: ricevi vergojnZ (esti batata per vergoj); vergo doloras, sed saĝon ellaboras [1]; la Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj kaj la vergon de la regantojZ.
3.
Mallonga metala stango: fera vergo [2].

vergi

(tr)
Puni frapante per vergo: iam oni vergis la infanojn en la lernejoj; en tiuj ĉi du semajnoj estas elvergita la edzino de suboficiroZ.

tradukoj

anglaj

~o 1.: wand; ~o 2.: switch, cane; ~o: rod; ~i: beat, birch, cane, flog, switch.

germanaj

~o: Rute, Gerte.

hungaraj

~o: vessző; ~i: megvesszőz.

nederlandaj

~o: roede, roe, gard.

portugalaj

~o: verga, vergasta, vara; ~i: vergastar, varejar.

rusaj

~o 1.: прут; ~o 2.: розга; ~i: сечь (розгами).

fontoj

1. L. L. Zamenhof: C. Rogister ed.: Proverbaro esperanta
2. Kazimierz Bein: Vortaro de Esperanto

[^Revo] [verg.xml] [redakti...] [artikolversio: 1.14 2009/03/01 17:35:12 ]