tradukoj: be de en es fr hu nl pt ru
Ĉiaspeca, multe pli longa ol dika, peco el ligno aŭ metalo:
stango de telegrafo;
la giganto ... prenis grandan feran stangon kaj per
unu bato disrompis la liton
[1].
fosto,
masto,
paliso,
ŝtipo,
trabo
bastono,
vergo
Stango, kiun oni
ŝovas sub pezaĵon, mezlonge apogas, kaj ekstreme
subpremas por levi
la pezaĵon:
kvazaŭ mi povus kaŝi ... levstangon
sub palpebro
[2]!
Stango per kiu oni trapikas manĝaĵopecojn
aŭ tutan beston,
kaj kiun oni turnas super fajro por kuiro:
leporoj kaj kunikloj estis turnataj sur rostostango
[3].
Ligna stango al kiu estas fiksata
velo:
la ŝipo ... fariĝis granda, belega, kun
silkaj veloj kaj
oritaj velstangoj
[4].
jardo