PMEG

Ĉefpaĝo Enhavo Det. enhavo Indekso Menuo Antaŭa Sekva

I-verboj — bazaj reguloj

La I-formo de verbo montras tute ĝenerale la ideon de farado de ago (aŭ estado en stato). I-verbo ne montras tempon aŭ modon. Oni tial parolas pri neŭtrala modo.

I-verboj similas al agaj O-vortoj: kurikurado, sidisidado, estiestado, martelimartelado, lumilumado, fosifosado.

O-vorteca «

I-verbo partoprenas en frazo en tiaj roloj, kiujn normale havas O-vorta frazparto: subjekto, objekto, pri-komplemento, k.t.p. Foje I-verbo eĉ povas havi rolvorteton antaŭ si.

Tamen verbo «

I-verbo povas havi objekton, komplementojn k.t.p., same kiel ĉefverbo. Tial I-verbo tamen estas verbo.

  • manĝi rapide — La I-verbo havas E-vortan komplementon de maniero
  • multe manĝi — La I-verbo havas E-vortan komplementon de kvanto
  • tre voli — grada komplemento
  • veni tuj — tempa komplemento
  • manĝi per kulero — maniera komplemento
  • eliri el la domo — direkta komplemento
  • manĝi pomon — objekto
  • ion manĝi — objekto

Komplementoj de I-verbo povas stari ĉu antaŭ, ĉu post la I-verbo, ĉu proksime, ĉu longe for. Oni devas tamen atenti pri la risko de konfuzo kun la komplementoj de la ĉefverbo.

I-verbo kaj ĝiaj objekto, komplementoj k.t.p. rolas kune kiel unu frazparto, kiun oni povus nomi I-verba frazparto.

I-verbo tamen ne povas havi propran (gramatikan) subjekton. Ne eblas do diri: *mi manĝi*, *la knabino esti* aŭ simile. Plej ofte tamen ekzistas subkomprenata subjekto, senca subjekto.

Kompleksa verbo «

Ofte ĉefverbo + samsubjekta I-verbo formas kvazaŭ unu kompleksan verbon. Tiel estas precipe pri la verboj povi, devi kaj voli + I-verbo.

La frazrolo de I-verbo «

I-verbo normale ne povas esti ĉefverbo. Ĝi anstataŭe povas roli en preskaŭ ĉiuj aliaj frazroloj. I-verbo havas tamen normale nenian rolmontrilon. Ĝian frazrolon montras la kunteksto. Tamen iafoje I-verboj estas uzataj kvazaŭ ĉefverboj.

I-verboj kaj ke-frazoj «

Ofte oni povas klarigi I-verbon per ke-frazo. Multaj (sed ne ĉiuj) I-verboj estas kvazaŭ mallongigitaj ke-frazoj:

  • Mi ĝojas vin vidi![H.15] = Mi ĝojas, ke mi vin vidas!

  • Ŝi planis tuj reveni. = Ŝi planis, ke ŝi tuj revenos.

  • Oni konvinkis ŝin kuniri. = Oni konvinkis ŝin, ke ŝi kuniru.

  • Mi vidis la knabon kuri. = Mi vidis, ke la knabo kuras.